Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nur en aŭgusto kiam la noktoj jam estas mallumaj sed la varmeco de la vetero ankoraŭ favoras la naskiĝon de fulmonuboj, la fenomeno ofte tre brila de fortaj rapide sinsekvaj fulmoj ĉe la horizonto, nesekvataj de tondrado, aperas kun imponeco. Kaŭze de tio, ke ĝi estas plej ofta kaj plej brila dum la grenrikolto, la popolo ĝin nomas »grenfulmoj». Alia nomo estas »fajroj de Kaleva», kun mitologia deveno.

kumuluso = blanka, dika, kotonsimila nubo (Verax).

laborfesto, »talkoot» estas ofta kutimo ĉe finnoj, speciale dum la plej urĝa tempo de rikolto. La tuta najbararo invitite de la labordonanta kamparano kunvenas por laborhelpi lin, la festiganton, ricevante regaladon kaj dancon kiel solajn rekompencojn. »Laborfesto pri lignaĵoj» do celas tian festan laboradon por kolekti aŭ haki lignaĵojn.

okcipito = posta, malsupra parto de la kapo (Verax).

stako = kunrastitaĵo de fojno (Rhodes).

stoplo = trunketo de greno aŭ fojno, restanta post falĉado (Boirac).

trapi. Finna lingvo estas tre riĉa je vortoj por la natursonoj. Ĉar la ĉefa eco de tiuj estas ilia tuja komprenebleco, ŝajnas ke oni povas uzi similajn almenaŭ kiel okazaj vortoj kiam oni tradukas finnan literaturon. La praktiko poste montru, ĉu ili povas resti kiel efektivaj Esperantaj vortoj. Ni donu kelkajn ekzemplojn: pluvo de grandaj gutoj trapas sur la fenestrovitroj; tre malgranda rivereto lirlas dum sia fluo; soleca akvoguto falanta sur lageton en resonanta kavo pulpas. Esperanto havas jam de antaŭe