Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
I.


Ĝi estis kiel fermita horloĝo — la domo.

Ne laŭŝajne, ĉar ĝiaj pordegoj estis malfermitaj por ĉiuj, por ĉiu vizitanto troviĝis amika vorto kaj ĉiu mizerulo sciis, ke ĉe la mastrino de Heikkilä li ricevos la plej abundan donon — kaj tiun el varma mano.

Sed esence ĝi estis kiel ŝrankhorloĝo, kiu certe montras siajn cifertabulon kaj montrilojn kaj batas la horon aŭdate de ĉiu, sed zorge kaŝas sian internan konstruon.

Ekzistas homoj, kiuj ne malkaŝas al la proksimulo eĉ antaŭĉambran anguleton el sia interna estaĵo. Sed eĉ el la movoj de la internaj radoj de tiaj, ŝajne komplete fermitaj horloĝoj elŝteliĝas ĉiam iu sono ĝis la oreloj de flankuloj.

El Heikkilä dum jaroj estis aŭdata neniu klara ekkrako de rado, nur iaspeca susuro, kiu iel ondetadis ĉirkaŭ la