Saltu al enhavo

Paĝo:Literatura Mondo - Novembro 1922.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

24

— Mi tute ne malkonfesas... — Kaj kial vi agis tiel ? — Ĉar mi havas pli multe da honorsento, ol.... Jan kaj Willem eksplodas ridegantaj. — Jes, ridu ja, ridu ja ! — Ĉu ni estis maldecaj? — Jes, maldecaj — asertas Geert serioze. — Mi trovas tre maldeca tiamaniere rigardi al honesta knabino en la okulojn, sole por ŝin hontigi... Ĉi tio estas friponaĵo. Mi neniam estus pensinta, ke vi tiel... — Nu, jen io pli bela! — ekkrias Jan kunfrapante siajn manojn. Vi havas mienon ĝuste tian, kvazaŭ vi parolus al du malhonestaj krimuloj, al kiuj vi sentas nenion krom naŭzo kaj abomeno. Wi!lem, rigardu ja, kiel strangan mienon li faras. — Diru do, amiĉjo! — Willem ekkaptas la ŝultrojn de Geert kaj skuas lin iom krudmane tien kaj reen, dum ridante li rigardas lin — ĉu vi koleras? La mieno de la kolera Jupitero ja estas nenio kompare al la via. — Vi ja povas ridi kaj moki, kiom vi volas, sed mi insistas, ke estas fripone, honorindan knabinon ... — Jen, jen, kie! li saltas por ŝi en la ka-

von, rigardu W ille m ! Sed mi kredas nur la duonon el tio. — Kaj mi tute nenion kredas el tio — aldonas W illem ŝerce. — Ĉu mi diru ion al vi Geert ? — Diru, se vi volas — respondas Geert indiferente. Jan metas manon al sia buŝo kaj flustras al la orelo de Geert: — Vi estas enamiĝinta al ŝi, hom o! Vi estas sekrete enamiĝinta al ŝi. — Nun vi tratis kape la najlon! — krias Willem, kiu aŭdis la vortojn de Jan, ĉar li intence ne parolis tiel mallaŭte ke lia frato ne povu ĝin aŭdi. — Prave, prave 1 Geert estas enamiĝinta al ŝi. Geert faras impetan geston. — Kion vi parolas! De kie vi prenas tion! M i. . . tio estas... ne diru d o ... estas vere malsaĝe... — Aŭdu, aŭdu ! Li ne povas eĉ fini siajn vortojn! Jen la pruvo, ke li estas grave enamiĝinta! Li ne scias kiel elparoli s in ! W illem incitetas lin. — Grandioze, grandioze! Ĉu iu estus antaŭpensinta tion? — Ĉesu, malgusta bubo! — grumblas Geert ĉagrenite kaj malafable. Jan ektiras la manikon de Geert. — Aŭdu Geert: mi trovas ne tro bela de via parto, ke vi neniam parolis al ni pri tio. Ni ja neniam havis sekretojn antaŭ vi, kaj v i... — Ne skuu tiel la kapon, Geerĉjo, ni scias jam sufiĉe! Estas videble, ke Geert koleriĝas. Li kunpremas la lipojn, kaj nur rigardas antaŭ sin, ne diras eĉ vorton. — Mi deziras prosperon al vi, Geert! — diras Jan kun petola iido. — La forĝisto estas konata pri sia bonhavo kaj krome ĉi tiu Marinjo estas diable ĉarma knabino, kiun povas envii ĉiuj aliaj knabinoj de la

vilaĝo.

CANON: LEOANTA KNABIN0 Repr. kun permeso de muzeo ,Ernst“

W illem ridegas preskaŭ ĝis sufokiĝo pro la parolo de sia frato, sed la vizaĝo de Geert restas serioza, malserena. — Ne rigardu do tiel malhele! — daŭrigas Jan post kelkaj minutoj. — Vi tute ne bezonas honti pro tio, ĉu vi aŭdas? Se mi estus en via Ioko, m i. . . — Sed je la nomo de Dio, ĉesigu do viajn mizerajn babilaĉojn — eksplodas subite Jan kun kruda tono. — Ĉu ĝi ne ankoraŭ daŭris sufiĉe longe? Ni parolu jam pri io alia ! — li daŭrigas kun afabla, joviala voĉo, kvazaŭ li bedaŭrus, ke tiel krude li parolis. — Ekzemple pri. . . - Tion vi ja volus! — ridas Jan, kaj Willem aldonas inciteme: