Paĝo:Literatura Mondo - Oktobro 1922.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiam oni, laŭ la sanktaj kutimoj, bruligis ŝian kadavron, li ĵetis sin en la flamojn, kaj pereis. Liaj cindroj miksiĝis kun la cindroj de la adorata knabino.

La dua faris sanktan promeson, ke ĝis la fino de sia vivo li ne formoviĝos de la kara tombo, li gardos fidele ŝiajn cindrojn.

La tria ektiris siajn ŝultrojn, kaj trankvile, kvazaŭ nenio estus okazinta, li reiris en sian vilaĝon.

La kvara serĉis forgeson per vagado tra la mondo.

Ĉi tiu lasta do vagis migrante dum longa, longa tempo. Foje, malfruan vesperon, li venis al dometo, kaj laca li petis tie noktan ripozlokon. La mastro akceptis lin gastame kaj regalis lin per bona vespermanĝo. Sed jen, la filo de la mastro, petolema infano, kiu kuradis ĉirkaŭ la tablo, ekfalinte kaptis al la rando de la tablotuko kaj ĵetis ĉiujn vazojn al la tero. Pro rompiĝo de la vazoj la patro forte ekkoleris, kaj en sia subita furoro li kaptis sian filon, kaj ĵetis lin en la fajron. Vidante la kruelan morton de la infano forte indigniĝis nia migranto. „Kia kruelo, kia abomeno! Eĉ momenton mi ne restos plu en la domo de tia homo!” — li kriis kaj volis foriri. „Trankvilon, kara!” — diris la mastro — „okazis ja nenio grava”. Kaj li prenis libron, legis el ĝi sep sorĉajn vortojn kaj jen, la infano saltis vive, gaje el la cindro.

Senpacience atendis nia migranto la nokton. Kiam ĝi alvenis, li prenis al si la libron kaj ŝtele foriris el la domo, kaj tage-nokte, senripoze li rapidis, la batoj de lia koro, kvazaŭ instigantaj vipofrapoj pelis lin al la hejmo, al la tombo de la adorata Madhupamanjari.

Veninte al la tombo li legis el la libro la sep sorĉajn vortojn, kaj jen, kie Ŝri, la diino de l’ amo el maraj ondoj, leviĝis Madhupamanjari el la cindroj vive, ridetante, en centobla beleco.

Sed kun ŝi leviĝis ankaŭ la junulo, kiu ĵetis sin en la flamojn.

Kaj ĝojkriante saltleviĝis, etendante siajn rigidajn membrojn, la ĝis nun senmova gardanto de la tombo.

Kaj la rapide disvastiĝinta famo pri la miraklo baldaŭ alvenigis ankaŭ la kvaran junulon.

Do denove kvar junuloj svatis pri la mano de Madhupamanjari. Kaj ŝia koro restis, kiel la kano en la vento. Ŝi ne povis decidi.

Fine ŝi diris : „Tiu havu min, kiu pleje min meritas”. Kaj ili venis al mi por peti mian juĝon.

„Kaj vi ? A1 kiu vi juĝis ŝin?” demandis scivole la disĉiploj.

„Mia saĝo eldiris la juĝon jene:

Kiu revivigis la knabinon, tiu meritas, ke li estu ŝia patro, ĉar li donis vivon al ŝi.

Kiu ĵetis sin en la flamojn, tiu meritas, ke li estu ŝia frato, ĉar li estis tiel oferema.

Kiu gardis fidele la cindrojn, tiu meritas, ke li estu ŝia sklavo servema por ĉiam.

Kaj kiu ektiris la ŝultrojn, kaj trankvile hejmeniris, tiu meritas, ke li estu ŝia edzo. Li havu la knabinon.”

„Granda vi estas majstro!" Kriis la disĉiploj unuanime.

TEO MELAS
————————


LA IDEO KAJ LA AMO

„Vivu Petro Fidelan!” sonis en la ĉambrego kaj la ĉeestantoj entuziasme leviĝis por tondre aplaŭdi. La ĉambrego tondris kaj la vizaĝoj brilis, respegulante, ke por la plimulto Petro Fidelan estas populara homo. Estis granda momento! Por la alitaga kongreso de diplomatoj, kiuj decidos pri la sorto de Esperanto kaj kiuj volas aŭskulti la proponojn kaj klarigojn de la plej spertaj Esperantistoj, oni devis elekti reprezentanton de la societo. La sin anoncantoj estis multaj. Sed inter ĉiuj la juna, sed plej ŝatata Petro Fidelan ricevis la grandan plimulton de la balotoj, pli, ol la aliaj kurie. Kaj eĉ la proponantoj de la aliaj konkurantoj nun ekstaris kaj aplaŭdis al la bravega pioniro de la ideala movado de lingvo internacia.

Petro Fidelan staris trankvile sur la estrado kaj rigardis trans la bruanta homamaso, kvazaŭ li tute ne vidus ĝin. Li estis juna homo, de kvin jaroj Esperantisto, sed jam tutmonde konata persono, kies voĉon oni volonte aŭskultis, kies konsilojn oni ofte petis kaj kies laboron oni ĉie bezonis. Li estis mirinda poeto Esperanta. Kurson post kurso li instruis sen ripozo kaj redaktis la malgrandan, sed signifplenan Esperantistan gazeton de sia lando. De unu jaro li estis la unua sekretario de la tutlanda asocio atingante sukcesojn por Esperanto ĉie, de la registaro ĝis la plej malgranda societo, kaj baldaŭ ne nur la ĉefan rolon li ludis en la landa movado, sed eĉ kun forta mano, sukcese li direktis ĝin.

„Vivu Petro Fidelan!” preterpasis la krioj apud liaj oreloj. Kaj Petro Fidelan staris mute, kun okuloj nebulaj, sen ia ajn emocio, reve