Paĝo:London - La forto de la fortaj, 1914, Fröding.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA FORTO DE LA FORTAJ.

Maljuna Longbarbo paŭzis en sia rakonto, lekis la grashavajn fingrojn kaj viŝis ilin sur la nudaj flankoj de sia korpo, kie la unupeca ursfelo ne kovris lin. Kaŭrintaj ĉirkaŭ li, sur siaj ŝinkoj, estis tri junaj viroj, liaj nepoj, Cervokuranto, Flavakapo kaj Mallumtimanto. Iliaj eksteraĵoj estis preskaŭ la samaj. Feloj de sovaĝaj bestoj parte kovris ilin. Ili estis malgrasaj kaj maldikaj, malvastaj inter la koksoj kaj havis kurbajn krurojn, larĝajn brustojn, pezajn brakojn kaj grandegajn manojn. Estis multe da haroj sur iliaj brustoj kaj ŝultroj kaj sur la ekstera flanko de la brakoj kaj kruroj. La kapoj estis kovritaj de netonditaj haroj, de kiuj longaj tufoj ĝene pendis antaŭ la okuloj, kiuj estis globetaj, nigraj kaj brilaj kiel la okuloj de birdoj. La vizaĝoj estis malvastaj inter la okuloj kaj vastaj inter la vangoj, kaj la malsupraj makzeloj estis elstarantaj kaj grandaj.

Estis stelbrila vespero kaj antaŭ ili en la malproksimo kuŝis aro post aro da arbaraj montetoj. Malproksime la ĉielo estis ruĝa pro la brilo de vulkano. Malantaŭ ili estis malfermita buŝo de kaverno, el kiu intermite blovis forta vento. Rekta antaŭ ili flamis fajro. Apud ĝi kuŝis parte konsumita korpo de urso, kaj ĉirkaŭ ĝi, je konvena distanco estis kelkaj grandaj hundoj, vilaj kaj lupsimilaj. Apud ĉiu viro kuŝis pafarko, sagoj kaj grandega bastono. En la malfermo de l’ kaverno ĉe la roko staris aro da krudaj lancoj.