Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/100

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
83
MIRINDA AMO

— Al vi plaĉas ŝerci, sinjorino Talbot, — respondis Vilfrido, ridetante, — tamen mi tre volonte havigos al vi la manuskripton; via deziro tre honoras min.

Doroteo Parkinson, starante malantaŭ sinjorino Talbot, mallaŭte diris al ŝi:

— Kiel kutime, vi troigas, kara sinjorino Talbot.

Tiu ĉi sin turnis al la juna virino kaj diris kvazaŭ per sceneja flustro:

— Mi tute ne troigas, mia kara, vi diris . . .

— Silentu. silentu, mi tre petas, sinjorino Talbot, — interrompis ŝin la knabino, facile ruĝiĝante.

— . . . vi diris, ke ĝi estas perla verketo, kaj ke ĉiu vorto devus esti presita per oraj literoj.

En tiu momento sinjorino Parkinson ekkriis:

— Ho, sinjoro Gallimore, vi konas sinjoron Broadbent; ĉu ne? Kompreneble; vi ja estas samurbanoj aŭ pliĝuste samvilaĝanoj. Sed kiel strange, vere, vi ambaŭ estas oftaj vizitantoj ĉe ni kaj tamen vi neniam antaŭe renkontiĝis ĉi tie. Sendube vi bone konas unu la alian, ĉu ne, sinjoro Broadbent?

Leo Broadbent ŝajnigante atentan trarigardon de albumo, aŭskultis la konversacion kun kreskanta malplezuro. Fine li levis la okulojn por respondi la rekte al li direktitan demandon. Eĉ lia kutima penado esti tre agrabla al sinjorinoj kaj konservi sian reputacion pri plej perfekta ĝentileco, kiun li afektis, ne povis tute malhelpi elmontron de malbonvolo. Kun nuanceto de aroganta malestimo li diris ŝanceliĝe:

— H’em, jes, mi pensas, ni renkontiĝis unu aŭ dufojojn, sinjorino Parkinson, sed, vi scias, ni moviĝadis en iom malsamaj sociaj rondoj. — Sed, ekvidante per la rigardoj de la ĉirkaŭstarantoj, ke li permesis al si fari malkonvenaĵon, li rapidis aldoni: — Kompreneble diferenco inter la aĝoj de junuloj de eble ok jaroj aŭ pli okazigas tion.

Dum momento regis peza silento en la parto de la salono, en kiu tiu ĉi sceneto ludiĝis, kaj Leo Broadbent konsciis, ke lia evidenta mallertaĵo okupas la pensojn de