Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
87
MIRINDA AMO

Kun gracia saluto Vilfrido prenis la donacon:

— Vi ankaŭ, sinjorinoj, — li diris kortuŝite kaj iom embarasite, — vere superŝutas min per afablegaĵoj. Mi tre, tre dankas vin pro tiu ĉi belega laboraĵo.

— Nun estas mia vico — diris Karlo, — volu akcepti tiun ĉi fortan bastonon kiel signon de mia amikeco al vi; ĝi ankaŭ okaze servos por forpeli hundojn kaj aliajn malagrablaĵojn.

— Dankon, Karlo! — Vilfrido prenis el lia mano ĉerizlignan bastonon kun arĝenta tenilo. — Kia kortuŝa ofero de poŝmono! Nun mi komprenas, kial vi tiel insistis, ke mi venu ĉi tien hodiaŭ vespere. Vi ĉiuj vere konkuris feliĉigi min. Mi vere estas tre feliĉa.

Dum tiu tempo Sri Kunwar Kriŝna enpense observis la vizaĝon de Vilfrido per sia trankvila, sed iomete malgaja rigardo. Li nun leviĝis de la malalta, mola sofo, sur kiu li duonkuŝis kaj ekparolis:

— Mia kara juna amiko, permesu, ke mi ankaŭ donu al vi malgrandan pruvon de mia amikeco kaj de miaj sinceraj bondeziroj okaze de tiu ĉi feliĉa tago. Mi petas, ke vi bonvolu akcepti tiun malgrandan memoraĵon.

Dirante tion li donis al la surprizita junulo multekostan oran poŝhorloĝon kun ora ĉeno. Liaj esprimplenaj, malhelaj okuloj rigardis Vilfridon kun videbla korinklino, kaj lia bonkora, nobla vizaĝo ekheliĝis per feliĉa rideto.

Preninte la donacon el la mano de la princido, Vilfrido rigardis surprizite, tamen respondeme kaj malkaŝe en lian vizaĝon kaj diris:

— Pardonu, via princa moŝto, se mi ne povas taŭge danki vin pro via amindeco. Vere princa donaco! Mi ne scias, kiel esprimi miajn sentojn . . .

— Ne provu, do, amiko mia, mi jam vidis sur via vizaĝo pli, ol vi povus diri buŝe. Dio permesu, ke tiu ĉi horloĝo montru al vi nur feliĉajn horojn.

Ĉiuj nun ĉirkaŭis Vilfridon por gratuli lin kaj por rigardi la horloĝon. Ĝi estis eleganta objekto, fabrikaĵo de la plej fama londona horloĝisto. Sur la dorsa flanka