Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
90
MIRINDA AMO

ĉiuj pensosistemoj. La Kant’a analizo de la homa rezonado, kiel ajn bona ĝi estas alie, tamen tre malhelpis al studantoj reteni sian pozitivan kredon je Dio, kvankam Kant mem asertis, ke li forigis la konon, por lasi lokon al kredo. La Hegel’a filozofio estas por mi — kiel nepre ĉiuj homelpensitaj sistemoj devas esti — tre malkontentiga. Iu diris, eble ŝerce, ke profesoro Hegel mem konstatis, ke nur unu persono komprenis lin, kaj eĉ ne tiu.

Homfarita filozofio kondukas nin tra senfinaj, konfuzaj, interkontraŭdiraj asertoj kvazaŭ tra marĉoj aŭ animdezertoj, ĝis ni alvenas al nenio aŭ, bonokaze, al nepersona, abstrakta Absoluto, kiu tute ne povas satigi la sopirojn de la homa koro. Dio, estante Amo, kreis la homan koron tia, ke ĝi nur povas trovi kontentecon en Li mem. Li, el amo kaj saĝo, estigis en tiu homa koro senton de malpleneco, kiun Li volas plenigi per Si mem, sed kun la plena konsento de l’ homo. Ĉiam, de la tago, kiam Adamo — ĉu tio signifas individuon aŭ personigon de la homaro — preferis propran rezonadon, ol Dian saĝon per rekta revelacio, de tiu tago, homa filozofio, rifuzinte la memrevelacion de Dio, dolore penadas eltrovi, difini Lin, ĉar tio ja estas, en la fundo de la analizo, la celo de ĉiuj filozofioj. Sed la Diecon, kiu estas, laŭ universala hipotezo, senlima, ni mortuloj ipse facto ne povas difini, elkompreni. Ne, amikoj, ni staras antaŭ la eterna demando: — Ĉu la homo per elserĉado povas trovi Dion?

— Pardonu, Filipo, — demandis lia patrino, — por kio, do, Dio donis al ni rezonpovon, kapablon penetri en tiajn misterajn aferojn, se ne por uzi ilin?

— Kara panjo, — Filipo respondis respektoplene, — la rezonpovo, kiun vi aludas, ne estas donaco de Dio; ĝi estas uzurpita de homo ribelema je la instigo de la ĉefribelulo. La unua eraro, kiun faris nia prototipo, estis la deziro “ekkoni” per rimedoj, kiujn ne aprobis la Eternulo. Dio permesas ja al ni ĉiun, por ni bonan scion pri la tielnomitaj misteroj de la nuna kaj transtomba vivoj, eĉ pri Li mem, se ni nur volos studi Lian sufiĉe