Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
93
MIRINDA AMO

modesteco kaj seriozeco. El liaj esprimoplenaj, malhelaj okuloj brilis tia trankvila certeco, ke li diras tion, kion li efektive sentas, ke neniu el la ĉeestantoj dubis pri lia plena sincereco.

Survoje al la salono Vilfrido serĉis okazon por paroli al Filipo Parkinson:

— Sinjoro pastro, — li demandis mallaŭte, — ĉu vi permesos, ke mi faru demandon personan?

— Certe, amiko mia, kun plezuro; demandu.

— Vi diris dum la diskutado antaŭ la vespermanĝo, ke ankaŭ vi estis iam turmentita de duboj. Konjekteble vi jam venkis tiujn dubojn. Ĉu vi bonvole diros al mi, kiel?

La juna pastro, altkreska, maldika viro, irante ĉe la flanko de Vilfrido kun interplektitaj sur la dorso manoj kaj iomete antaŭen fleksita korpo, turnis sian penseman, senbarban vizaĝon al la demandinto kaj respondis:

— La vojoj al animpaco estas multaj laŭ la multegaj, diversaj ecoj, cirkonstancoj kaj travivaĵoj de la homoj. Mia vojo al animpaco estis la vojo de obeemo; mi simple kredis la vortojn de la Savinto: — “Se iu volas fari Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio.” Sincereco estas nepra kondiĉo.

Ili eniris la lukse meblitan salonon, duonlumigitan per ruĝaj lampoŝirmiloj, kie la ceteraj geamikoj jam estis pretaj komenci la kunveneton. Sri Kunwar Kriŝna okupis sian kutiman lokon sur mola sofeto. Apuda lampo, staranta sur alta piedestalo ĵetis rozkoloran lumon sur lian trankvilan, virecan vizaĝon. Fiksante la rigardon sur marmora busto de Apolo, li ekparolis:

— Ne estas facila afero doni al vi klaran bildon de mia kredaro, precipe ĉar via tuta pensedukado estas tiel malsimila al la mia, kaj ankaŭ ĉar en la daŭro de multjara, fervora serĉado pri la lumo, mi devis forigi multajn alkreskaĵojn, t.e. mi devis kvazaŭ elkribri la purajn vererojn el amaso da nenecesaj, legendaj eĉ kelkfoje malveraj aldonaĵoj, faritaj dum la jarcentoj de erariĝintaj pastroj kaj filozofoj.