Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
94
MIRINDA AMO

Li eksilentis momenton. En liaj okuloj vidiĝis reva rigardo, kvazaŭ li traserĉus la profundon de sia animo, aŭ kvazaŭ li volus sorĉe starigi antaŭ liaj internaj okuloj klare difinitan bildon de sia propra animo. Li daŭrigis:

— Ekzistas de tempoj eternaj la Unua Kaŭzo, la Spirito, la Dia Esenco, aŭ, se vi volas, Dio; ĉiuokaze la Absoluto, sen iaj atributoj, kiujn ni povus formuli; ĉar ĉiuj atributoj limigas estaĵon, al kiu ili rilatas. Tiu Absoluto, tiu Dieco, estas esence Forto: absoluta, neesplorebla, nekonebla, ekster difino. Ne okazis kreo en la ĝenerale akceptita senco, nek ekzistas materio, eterna aŭ pereebla, sed ĉio ekzistanta devenas de Li. Ĉio, kion ni vidas estas la rezulto de Dia mem-elfluo, memdisvolvigo. Li estas la sola realaĵo kaj la fina celo de ĉio.

— Pardonu, via moŝto, — ĝentile interrompis lin Filipo Parkinson, — mi ne komprenas vian koncepton pri senatributeco de la Dieco. Eble vi povos eviti doni al tiu Absoluto esprime difinitajn, formulitajn atributojn; sed ĉu estas eble, pensi pri io, eĉ pri Dieco, ne donante al ĝi en la pensoj atributojn? Mi opinias, ke ne.

Kun afabla rideto la hinda princido respondis:

— Jen estas unu el la malfacilaĵoj jam aluditaj. Via okcidenta penskutimo estas ja tiel malsimila al la nia, ke estos, eble, por vi tre malfacile konscii pri sentoj, kiujn oni povas akiri nur post longa, profunda tiucela meditado. Ĉar la spirito enloĝanta la homan animon estas parto de la eterna Dia esenco: ju pli ĝi puriĝas de malindaĵoj, ju pli forte ĝi konscias pri la esenca unueco kun la Dieco; ju pli ĝi sukcesas enprofundigi sin en ĝin, des malpli ĝi bezonos konkretan ideon pri la Dieco, des malpli ĝi sin apogos al atributoj, sed jam havas mistikan envidon en ĝin. Mi do nun ne submetas min al dogmaro, ellaborita de racio aŭ rezonado kaj altrudita de kiu ajn aŭtoritato, sed mi fidas plivole internan konscion de spirita vero, kiun mi akceptas, ĉar mi sentas, ke ĝi estas vero; ĉar mi scias, ke ĝi estas vero perla atesto de la Dia Spirito en