Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
96
MIRINDA AMO

— Malkaŝe; mi ne scias, — respondis Sri Kunwar Kriŝna trankvile kaj enpense. — Neniu povas ja studadi tiun senkomparan personecon kaj lian puran instruadon, ne admirante Lin fervore kaj dezirante sekvi Lin. Mi tre amas la bildon, kiun Li estigis de Si mem sur la fundo de mia koro. Mi dankas vin, sinjoro pastro, pro via oportuna demando, ĉar ĝi donas al mi okazon por paroli pri aferoj, kiuj intense okupas miajn pensojn; pri amataj revoj, feliĉigaj, ĉar esperoplenaj; pri kvazaŭ-profetaj vizioj. Jesuo Kristo, estas la lasta el multaj — kiu scias kiom multaj? — enkorpiĝoj de la Dieco. Jam pasis 1800 jaroj de kiam tiu glora instruisto vivis inter ni tridek tri mallongajn jarojn. De tiam stariĝis multaj malveraj instruistoj. La mondo nun bezonas, ho! sopiras al nova sinelmontro de la Dieco. La mondo kuŝas en la malbono, kaj ni bezonas novan dian instruiston, kiu sin montros kiel vera Dio kaj rekonsciigos ĉiujn homojn pri ilia propra dieco; kiu enkondukos novan senton pri universala frateco, amo! La mondo antaŭ 1800 jaroj ne estis preta akcepti Lian instruadon. Ĝi krucumis Lin. Lia estis la sorto de multaj diaj instruistoj: malkomprenateco, suferoj, morto. Eĉ nun la mondo ankoraŭ ne estas preta Lin akcepti, sed, ho, miaj amikoj! jam mi ekvidas matenruĝon, la tagiĝon de nova glora epoko. — Post momenta silento li daŭrigis kun okuloj ardantaj pro emocio kaj fervoro: — Ni pretiĝu, do, geamikoj, per sankta purigado de l’ koro, per sankta vivado, por ke ni fariĝu indaj akcepti Lin.

La impresoj, kiujn tiu ĉi parolo, precipe la lastaj vortoj, faris sur la pensojn de la aŭskultantoj estis tre diversaj. Sinjoro Broadbent, en kies koro la fervoraj vortoj de la hinda mistikulo ne trovis respondan eĥon, pro lia nekapablo interesiĝi pri tiaj aferoj, ŝajnigis ĝentilan atenton, sed li pli ofte rigardis la vizaĝon de fraŭlino Parkinson kaj sin amuzis studante la ŝanĝiĝantajn en ĝi esprimojn, jen de miro aŭ admiro, jen de konfuzo aŭ scivolemo. La vizaĝo de sinjoro Lankester, kiu sidis rekte kontraŭ la parolanto, kubutapogante sin sur ambaŭ