Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/114

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
97
MIRINDA AMO

genuoj, montris malkaŝan surprizon. En lia filozofio ŝajne ne estis loko por emocio. Li tute ne atendis trovi en la orienta filozofo fervoran misiiston! Sinjorino Talbot, kies vizaĝon la parolanto ne povis vidi, evidente ne aprobis lian kredaron, se oni povus juĝi laŭ ofta ekskuo de ŝia kapo. Gesinjoroj Parkinson videble tre ŝatis la paroladon de la nobla gasto; sinjoro Parkinson de pure filozofia, lia edzino de pure estetika vidpunkto. Efektive ĉio, kion diris la “kara princido” estis por ŝi ĉarmega, saĝa. Ŝi rigardis lin kun dolĉa rideto kaj malkaŝa admiro. Karlo ne povis ne aŭskulti kun plezuro la elokvente kaj ĉarme parolitajn vortojn de tiu eleganta, impona klerulo, kvankam liaj videble sinceraj aspiroj lasis lin indiferenta.

Tra la kapo de Vilfrido iris konfliktaj, maltrankvilaj pensoj. Li estis ĉarmita de la amindeco, la nedubeblaj nobleco kaj sincereco de la hinda nobelo. Li admiris liajn noblajn vivocelojn kaj havis altan opinion pri lia klereco. Kiel bela estis lia koncepto pri purigitaj, sanktigitaj animoj, kaj kiel allogaj estis la profundaj misteroj de la orientaj Diideo kaj mistiko, kiuj prezentiĝis antaŭ lia juna, scivola spirito, invitante lin esplori en ili la veron! Kaj tamen, ne povas esti, ke la Kristo, kiu estis ĉiumomente la vivanta, reala konsolanto de lia amikino en Long-Seaton, estas nur unu el multaj enkorpiĝoj de sennoma, senatributa, pli-malpli nebula estaĵo, iu mistera, brila sfero en malproksimega universo! Ne, lia animo, pro amo kaj respektego al fraŭlino Lambert, ribelis kontraŭ tiu ideo. Ĉu tiu koncepto vere povas kontentigi la homan koron? Kiam Sri Kunwar Kriŝna eksilentis, ĉi tiu demando esprimiĝis per vortoj:

— Ĉu mi povas demandi, via moŝto, ĉu tiu ĉi Diideo kaj viaj personaj rilatoj al tiu ĉi estaĵo plene kontentigas vian koron?

La subiteco kaj elserĉemeco de la demando iom surprizis la hindon, sed li tuj respondis fervore:

— Jes, mia juna amiko, jes, plene; kaj nenio alia iam povus anstataŭi mian kredon.