Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/119

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
102
MIRINDA AMO

Ĉu mi povas peti, ke vi vizitu min unu vesperon dum la venonta semajno? Mi tre deziras havi pli longan senĝenan interparolon kun vi, por ke ni pli intime koniĝu unu kun la alia. Ĉu venonta merkredo aŭ ĵaŭdo estos por vi oportuna tago?

— Jes, koran dankon, via moŝto, estos por mi granda plezuro viziti vin venontan ĵaŭdon je la duono post la sesa.

— Bonege; venu, mi petas, kiel eble plej frue post via oficeja laboro.

La juna viro daŭrigis sola sian vojon, enpense. Estis en la voĉtono de la hindo varmeco kaj deziremo, kiuj mirigis lin kaj demandigis, kio povas esti la kaŭzo de la senduba korinklino, kiun montris al li tiu ĉi riĉa, ĉie altŝatata princido. Siaflanke li sentis sin altirata al la interesa, impona kaj serioza viro, kiun li admiris pro lia bonkoreco, liaj nedubebla sincereco kaj nobleco. Li jam vizitis lin dufoje antaŭ kelkaj semajnoj en lia luksa domo. En tiuj okazoj la princido kondutis je li kun granda ĝentileco kaj natura koreco. Li montris al li multajn interesajn objektojn kaj tre simpatie faris multajn demandojn pri lia parencaro, la precizaj dato kaj loko de lia naskiĝo k.t.p.

Sed Vilfrido ne havis okazon longe mediti pri tiuj ĉi aferoj. Li ankoraŭ ne iris multajn paŝojn, kiam iu facile tuŝis lian ŝultron. Turninte sin, Vilfrido surpriziĝis ekvidi ĉe sia flanko sinjoron Leo Broadbent.

— Mi deziras diri al vi kelkajn vortojn, — ekparolis tiu ĉi per malagrabla, malhumila, preskaŭ minaca tono.

— Nu, diru do; — Vilfrido respondis malvarmete.

— Mi aŭdis, ke vi havas la arogantecon levi la okulojn al mia fratino; ke vi, farante uzon el ŝiaj juneco kaj simplanimeco, amindumas ŝin! Tio estas hontinda ago, ĉar vi devas scii, ke ŝiaj gepatroj kaj mi tute ne povas toleri ian rilaton inter mia fratino kaj vi.

— Efektive? — seke diris Vilfrido.

— Jes, vi devus havi pli bonan senton pri tio, kio estas konvena.