Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
103
MIRINDA AMO

— Nu, sinjoro superulo, ĉiuokaze mi ne petus vian opinion pri konvenaĵoj.

— Mi ne povas permesi . . .

— Via permeso aŭ malpermeso estas por mi aferoj absolute indiferentaj.

La malvarma, seka voĉtono de la junulo boligis de kolero la advokaton, tamen li penis alpreni la saman malvarman parolmanieron:

— Kompreneble estas senutile alvoki al ia sento de ĝentileco . . .

— Absolute.

— . . . sekve ni devas uzi aliajn rimedojn por gardi la sendanĝerecon de la nesperta knabino.

— Konsentite.

— . . . sed, sendube, ŝi baldaŭ komprenos la malkonvenecon kaj la senesperecon de viaj aspiroj.

— Mi ne kredas tion. Flora . . .

— “Fraŭlino Broadbent,” mi petas.

— . . . Flora estas tro fidela, nobla knabino por sekvi viajn konsilojn.

Furiozigite de la malestima konduto de la juna arĥitekturisto, Leo Broadbent akre parolis:

— Antaŭ ol vi povos eniri honorindan familion, vi devos unue forigi la malbelajn famojn rilate al via naskiĝo, pri . . .

Vilfrido tuj sin turnis al la viro ĉe lia flanko kaj kolerege ekkriis:

— Silentu! Ne unu vorton plu! Se vi ne estus frato de Flora mi pugnobategus vin laŭ via merito.

Lia kontraŭulo, iom pli altkreska kaj larĝŝultra viro, perdinte la memregadon, jam atake levis sian bastonon, kiam, feliĉe, alproksimiĝo de aro da sinjoroj kaj sinjorinoj malhelpis furiozan batalon. Unu el la preterpasantoj, delikata juna virino, malestime flustris:

— Ho, tre verŝajne ebriaj malŝparemuloj . . .

Tiuj sufiĉe aŭdeble diritaj vortoj hontigis Vilfridon kaj rekonsciigis al li la hontindecon de interbatiĝo sur publika strato. Kiam do post kelkaj minutoj Leo Broad-