Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/123

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
106
MIRINDA AMO

domon, plene meblitan de unu el la komercistoj princoj, kiuj dum la lastaj jardekoj amasigis tiel grandegajn riĉaĵojn per negocado kun la nove akirita hinda imperio. Liaj solaj kunvivantoj estis areto da fidelaj hindaj servistoj, el kiuj nur unu sciis kelkajn anglajn vortojn.

Vilfrido estis pripensinta kun plezuro sian viziton al la hinda princido. La sekvintan ĵaŭdon je kvarono post la sesa vespere li eniris la vestiblon de lia domo, enkondukita de servisto en nacia vestaĵo. La interno de la domo estis lukse meblita, parte laŭ hinda kaj parte laŭ moderna angla stilo. La lakeo, kiu evidente atendis lian alvenon, senvorte, sed kun signoj de granda respekto, kondukis lin tra kelkaj ĉambroj en salonon, kie troviĝis la princido. Tie regis ioma malordo. . . Ĉi tie kaj tie, sur diversaj mebloj, kuŝis paperoj, libroj kaj geografiaj kaj astronomiaj kartoj. Apud larĝa, vitra pordo, okupanta, preskaŭ la tutan muron, staris teleskopo, kies tubo havis longon de pli ol du metroj. La princido staris ĉe granda, ronda tablo, klinita super stelkarto, kiun li tre atente rigardis. Granda, luksa lampo ĵetis belan lumon sur la tablon. La kapo de la viro preskaŭ tuŝis belan super la lampo pendantan lumŝirmilon, bonguste faritan el purpura silko. La purpura lumo beligis lian noblan, penseman, alie hele olivkoloran vizaĝon. Li estis vestita per malstreĉa, faldoriĉa vestaĵo el silkecaj ŝtofoj. Liaj bluzosimila veŝto kaj sakforma pantalono, kiu kunfaldiĝis ĉe la piedoj kaj preskaŭ kovris molajn, riĉe broditajn ŝuojn, estis el blanka ŝtofo. Larĝa, multfalda zono el purpura teksaĵo ĉirkaŭis lian talion. Sur tio li portis longan mantelon purpuran kun larĝaj manikoj. Sur la brusto kaj laŭlonge de la antaŭa parto de la mantelo, apud la bordero, vidiĝis aro da misteraj, oraj kaj arĝentaj brodaĵoj, inter kiuj Vilfrido rekonis la kvinpintan persan talismanon, delfan “E,” la egiptan krucon “Ansatu” kaj aliajn.

Ĉe la eniro de Vilfrido Sri Kunwar Kriŝna rektiĝis kaj dum momento rigardis sian vizitanton, kvazaŭ li subite vekiĝis el tre profunda medito. Poste li vigle antaŭen-