Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
107
MIRINDA AMO

paŝis kaj salutis la veninton kun surpriziga emocio kaj videble sincera ĝojo:

— Ho! mia kara juna amiko, — li diris, — mi tre ĝojas, ke vi alvenas frue, ĉar mi havas multe por diri al vi. Kredu al mi, mi antaŭrigardis tiun ĉi viziton kun nemalgranda avideco.

Vilfrido estis tiel surprizita de tiuj ĉi vortoj kaj de la maniero, per kiu ili estis diritaj, ke li sentis embarason kaj preskaŭ ne sciis, kion respondi. Fine li devigis sin diri:

— Via bonkoreco, via moŝto, kaŭzas al mi tiom da ĝojo, kiom da miro.

— Efektive! — rediris Sri Kunwar Kriŝna kun afabla rideto, kaj kondukis sian gaston al malalta, mola sofo, sur kiun ambaŭ sidiĝis.

Preterpasante la rondan tablon kaj rimarkante la sur ĝi kuŝantan stelkarton, Vilfrido diris:

— Mi vidas, ke vi ĵus okupis vin per astronomiaj aferoj.

— Jes, mi denove ellaboris vian horoskopon.

— Mian horoskopon, via moŝto? — demandis Vilfrido surprize.

— Jes, amiko mia, vian horoskopon. Kaj mi faris tion kun granda zorgo kaj precizeco, ĉar absolute ĝusta horoskopo pri vi estas por mi afero de la plej granda graveco. Vi aspektas surprizite, mia kara amiko, kaj mi ne miras pri tio. Sed la klarigo estas tre longa rakonto, kaj mi tre petas ke vi pacience aŭskultu.

— Certe, via moŝto; granda scivolemo liveros al mi pli ol sufiĉan paciencon. Sed, pardonu mian nescion; mi kredis, ke la astrologio estas ne plu serioze praktikata; ke ĝi estas jam forĵetita kredo de la antikvuloj.

— Tute ne; — diris la princido, — vero ja estas, ke, malfeliĉe, en la nuna tempo treege malmultaj uzas tiun mirindan, dian ŝlosilon por malkovri la misterojn de la vivo kaj por antaŭdiri la estontecon. Sed mia kredo je la profunda vero de astrologio estas neskuebla. Jam de tre antikvaj tempoj miaj praavoj praktikis la arton