Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/125

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
108
MIRINDA AMO

astrologian. Mia kredo, do, estas bazita, ne nur sur persona sperto, sed ankaŭ sur tiu mistika kapableco, instinkta juĝo, kiuj estas kvazaŭ hereda posedaĵo dank’ al nekalkulebla vico de antaŭuloj, multaj el kiuj preskaŭ pasigis la vivon enprofundiĝante en la misterojn de la universo kaj de la vivo.

Mi kredas je astrologio, ĉar ĝi estas necesa komplemento de kredsistemo, kiun ni nomas en la oriento: “La Saĝo de l’ Memo” aŭ “Kaŝita Saĝo”; kiun la grekoj nomis “Teozofio,” kiam ĝi diskoniĝis inter ili en la tria jarcento post Kristo. Mi kredas je astrologio, ĉar ĝi estas filozofio, kiu, kunligante la erojn de la sun-sistemo je unu vera tuto, instruas la ekzistadon de perfektaj ordo kaj harmonio inter ĉiuj partoj kaj reduktas ĉion al racia leĝo kaj celkonscia antaŭdestino, tiele eliminante el siaj principoj la hazardon. Mi kredas je astrologio, ĉar mi vidas en ĝi certigita la neflekseblan leĝon de kaŭzo kaj efiko, kion ni nomas “Karma.” Fine, mi kredas je astrologio, ĉar ĝi montras al mi mian propran ecaron, senutiligante ĉiun penadon je memtrompo: Se oni povas legi en la horoskopo de aliaj malbonaĵojn rilate ilian karakteron, oni same povas legi ilin en sia propra karto.

Vilfrido rigardis la emociitan vizaĝon de la princido kaj aŭskultis lian apologion kun miro. La profunda respekto, kiun inspiris al li la orienta nobelo, malpermesis, ke li rigardu lian kredon kiel nuran, antikvan superstiĉon; kaj liaj propra fantaziemo kaj scivolemo pri misteraj aferoj inklinigis lin aŭskulti la dirojn de tia interesa kaj lerta persono kun senantaŭjuĝa atento. Kiam la hindo paŭzis momenton, li demandis:

— Ĉu, do, tiuj horoskopoj estas regataj de la volo de persona Dio?

— Certe, mia kara amiko, — akcente respondis Sri Kunwar Kriŝna, — de persona Dio, persona en la plej ampleksa senco; Dio, kiu estas ne nur super Lia kreitaĵaro, sed en ĝi; kiu, stariginte la diritan neflekseblan leĝon “Karma,” per ĝi regas ĉiujn horoskopojn de sinsekvantaj re-naskiĝoj. Ĉar vi devas memori, ke