Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
109
MIRINDA AMO

ĉiu homo efektive estas sia propra destino; kaj ĉiuj okazoj personaj, ĉiuj sortobatoj, ĉiuj favoraj cirkonstancoj laŭlitere devenas el li mem. “Karaktero estas destino.” La mezuro da feliĉo aŭ malfeliĉo en ĉiu vivo absolute dependas de la boneco aŭ malboneco de la antaŭa vivo.

— Dankon; mi komprenas.

— Nu, mia rakonto reiras ĝis la sesa jarcento antaŭ la naskiĝo de Kristo. En tiu malproksima tempo vivis praavo mia, princo, nomita Triŝanku, fiera, pasia, egoista homo. Li havis pli junan fraton, Kuŝika, kies ambicio estis leviĝi de l’ reĝa kasto ĝis la bramana kasto per longa severmora vivo. Li fariĝis “reĝa saĝulo” kaj poste akiris la titolon “saĝulo,” kio estas eĉ pli alta titolo. Li famiĝis, sed samtempe ekscitis la malamon de sia frato, la princo.

Trovante malkomforta kaj danĝera la restadon en la kortego de la frato, Kuŝika decidis iri viziti kelkajn famajn saĝulojn en iliaj ermitejoj. Post ĉirkaŭ sepjara asketa vivo, plena de memsurmetitaj suferoj, li alvenis, iun tagon, en la solecan loĝejon de tre fama “Muni” aŭ sanktulo, maljuna Durvásas, sur la bordo de la rivero Malini. Kun li loĝis Ŝarmishtha, lia pranevino, dekkvinjara knabino de preskaŭ diina beleco. Nia familia tradicio asertas, kaj ankoraŭ multaj kredas, ke tiu knabino estis filino de nimfo kaj estis sendita de la dio Indra, kiu fariĝis ĵaluza pri la kreskanta pro sankteco povo de mia antaŭulo Kuŝika. Tamen tio, kompreneble, estas nur legendo; ĝi estu tio. La maljuna sanktulo akceptis la princan saĝulon, pri kies famo li jam aŭdis, kun granda ĝojo kaj proponis, ke li loĝu kun ili. Kuŝika volonte konsentis. En la daŭro de tri jaroj la tri homoj kunvivis idilie en tiu kaŝita bosko en sankta ĝojo kaj serena paco. La reĝa saĝulo ĉiutage trezore amasigis provizon da puraj meritoj per siaj sanktaj ekzercoj kaj dank’ al la protektado de sanktaj ritoj de la Muni Durvásas.

Sed alvenis tempo, kiam la denatura nobleco kaj