Araxes, inter la Kaspia Maro kaj la Nigra Maro. Tie loĝis tiutempe la dek triboj de Izrael, kiujn la asiria reĝo Salmanasaro devigis forlasi sian landon inter la jaroj 741 kaj 676 antaŭ J.K.
— Ĉu vi vere posedas aŭtentikajn kronikojn pri tiuj antikvaj tempoj? — surprizite kaj iom dubeme ekkriis Vilfrido.
Sri Kunwar Kriŝna rimarkis la nuancon de nekredemo en la voĉtono de la juna viro. Kun intensaj seriozeco kaj konvinko li respondis:
— Tute aŭtentikajn. Pri tio mi havas neniajn dubojn. Plue, ni scias, ke li edziĝis kun virino el la tribo Levi kaj poste transmigris kune kun la tribaro izraelida, trans la Kaŭkazajn montojn al la lando de la antikvaj Kimeroj sur la nord-okcidenta bordo de la Nigra Maro. Krom tiuj, sendube aŭtentikaj kronikoj ekzistas amaso da familiaj tradicioj, kies fidindeco estas pli-malpli duba. Vi devas ja memori, kara amiko, ke Hindujo posedis tre altan civilizacion jarcentojn antaŭ la Grekoj kaj la Romanoj. Sed mi flankiras. Kelkan tempon poste, la perfida Triŝanku ree vizitis la kvietan boskan valon, kie loĝis la potenca saĝulo kun sia zorgatino. Lia koro estis plena de pasia amo al la ĉarma junulino. Li sciigis al ili, ke Kuŝika jam antaŭ kelkaj monatoj forlasis por ĉiam sian patrujon por dediĉi sin, en malproksima lando, al la plej asketa vivado en iu kaŝita ermitejo.
La bela Ŝarmishtha, komence, forte ĉagreniĝis, sed la pasia amindumado de la eleganta maharajaho iom post iom forgesigis al ŝi la unuan, ŝajne malfidelan amanton. Delogita de parolpentritaj bildoj de brilegaj kortegoj kaj elokventaj promesoj, ke ŝi fariĝos lia ĉefa, ĉiam adorata edzino, ŝi konsentis forkuri kun li. Kiam la sanktulo Durvásas sciiĝis, kio okazis, ekregis lin la plej terura kolerego. Mi ne volas priskribi la tujajn sekvojn, en la ĉirkaŭaĵo, de liaj fortaj malbenoj, ĉar vi ne kredus ilin, kvankam en la Malnova Testamento similaj okazintaĵoj estas rakontitaj. Sed unu terura