Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
112
MIRINDA AMO

antaŭdiro, malfeliĉe terure plenumiĝis laŭlitere: li antaŭdiris, ke lepro afliktos la idaron de Triŝanku kaj Ŝarmishtha kaj iliajn posteulojn en la daŭro de multaj jarcentoj, ĝis kiam la lasta, sola posteulo de Kuŝika estos trovita en tre malproksima lando kaj revenigita en la landon de sia deveno. Nur tiam foriĝos la malbeno. La miriga ofteco, preskaŭ senintermankeco, kun kiu tiu ĉi terura malsano okazis de tiu antikva ĝis la nuna tempo en nia familio, tute forigas ĉian dubon pri la realeco de tiu antaŭdiro. Laŭ niaj plej precizaj kronikoj preskaŭ ne ekzistas tempo, kiam ne troviĝis almenaŭ unu leprulo en nia familio. Tio estas tre malfeliĉa fakto; kaj tute neeble estas ĝin klarigi kiel nurajn, hazardajn okazintaĵojn.

Sri Kunwar Kriŝna eksilentis. Profunda ĝemo eliĝis el lia brusto, kaj en liaj okuloj vidiĝis rigardo de nedirebla malĝojo. Vilfrido preskaŭ ne sciis, kion pensi pri tiu strangega rakonto, sed li estis profunde kortuŝita de la evidenta sincereco, kun kiu lia amiko parolis kaj de la forta emocio, kiu lin regis. Vane li penis trovi taŭgajn vortojn. Post momento la princido daŭrigis enpense, kvazaŭ li parolus al si mem:

— Kompreneble, en la daŭro de jarcentoj aro da legendoj ĉirkaŭkreskis tiujn ĉi kaj aliajn faktojn; sed, nesciante, kiom el ili estas veraj kaj kiom fantaziaj, mi ne volas citi ilin hodiaŭ vespere. Antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj venis al mi la deziro funde esplori la tutan aferon. Mi konkludis ke, ĉar la unua parto de la antaŭdiro laŭlitere plenumiĝis, ankaŭ la dua parto plenumiĝos, nome, ke iam, kiam la lasta posteulo de l’ malfeliĉa elpelito Kuŝika estos trovita kaj revenigita al sia familio, la terura malbeno estos forprenita. Iu posteulo de Kuŝika, do, ankoraŭ ekzistas, kaj iu posteulo de li estas destinita por esti trovita kaj por plenumi tiun ĉi duan parton. Mi komencis kun granda diligenteco serĉi la postesignojn de la dek triboj izraelidaj, kutime nomitaj “la perditaj dek triboj”; kaj ju pli mi serĉadis kaj ju pli mi studadis, des pli mi trovis la laboron alloga