Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
113
MIRINDA AMO

kaj interesa. Diligentege mi trastudis pli ol sepfoje la Malnovan kaj la Novan Testamentojn, tre zorge notante ĉiujn profetaĵojn kaj aludojn rilate al tiu mistera popolo; mi serĉis en antikvaj historiaj verkoj pri iaj signoj, kiuj povas ĵeti eĉ lumeton sur la demandon, kien ĝi migris. Tiucele mi vizitis la ĉefajn eŭropajn bibliotekojn kaj konsultis la plej eminentajn historiistojn kaj pastrojn en Italujo, Germanujo kaj Anglujo. Mi ŝparis nek monon nek tempon nek energion. Mi volonte suferadis mokojn, malfacilaĵojn kaj ĉiuspecajn malagrablaĵojn.

Sed mia fervoro ricevis pluan teruran stimulon. Kiam mi estis okupata apud la bordo de la Nigra Maro en regiono, nomita Ar-sareth en la libro de Esdraso, deĉifrante hebreajn epigrafojn sur antikvaj tomboj kaj monumentoj, mi ricevis la novaĵon . . . ke mia propra, sola filo . . . atakiĝis de tiu terura malsano, lepro . . . lepro.

La princido parolis la lastajn vortojn malrapide per nedireble malgaja voĉtono. Liaj okuloj pleniĝis de larmoj, kaj lia brusto forte laboris.

Profunde kortuŝite Vilfrido eksaltetis:

— Ho! mia kara sinjoro, — li diris, karese metante manon sur la brakon de la malfeliĉa viro, — Kiel malĝojega! Kiom mi kompatas vin! — Ankaŭ liaj okuloj malsekiĝis.

Sri Kunwar Kriŝna danke ekbalancis la kapon, kunpremante la tremetantajn lipojn, kvazaŭ li volus per tio malhelpi eliĝon de dolorkrio. Li daŭrigis:

— Mi duobligis, multobligis miajn klopodojn kaj, dank’ al Dio, mi mirinde sukcesis sekvi la postesignojn lasitajn de la Izraelidoj.

— Efektive! — surprizite ekkriis Vilfrido.

— Jes! — la hindo respondis kun akcento, kiu montris la plej fortan konvinkon, — la tutaĵo de miaj eltrovaĵoj kondukis min al neskuebla konkludo, ke almenaŭ la plej granda parto de la tielnomitaj perditaj dek triboj loĝas en la Britaj insuloj.

— Ho! — ekkriis Vilfrido, ankoraŭ pli surprizite, ne povante subpremi rideton, — ĉu vi vere kredas tion?