Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
114
MIRINDA AMO

Mi memoras, ke mia onklo kaj amiko lia foje interdiskutis pri iu sinjoro Rikardo Brothers, strangulo, kaj ties malgranda sekvantaro, kiuj havis tiun saman opinion.

— Jes, mia kara Vilfrido, — ne estu nekredema, tial ke via onklo, fanatika neanto de ĉiuj aferoj spiritaj, surverŝas tiun demandon per sia kutima akra mokado. Mi konas sinjoron Brothers kaj sinjoron Finlayson, kiuj malhelpas la akcepton de tiu ĉi teorio per asertoj, pri kiuj ili havas nur la plej ombrecajn pruvojn. Mi povas diri sen malmodesta troaĵo, ke mi scias pri tiu ĉi afero pli, ol iu homo vivanta. Instigas min ja nek fantaziemo, nek amo al la famo aŭ al strangaĵoj, sed treege dolora neceso kaj persona dezirego. Sed nun mi alvenas al punkto, kiun mi celis, kaj kiu pli speciale tuŝas vin persone.

Vilfrido aŭskultis kun streĉita atento, demandante sin, kio sekvos. La hindo daŭrigis:

— Antaŭ ok monatoj, la dudektrian de Marto, mi havis la plezuron koniĝi kun vi, mia kara amiko, en la gastama domo de niaj bonaj amikoj, gesinjoroj Parkinson. Irante hejmen, tiun nokton, mi ne povis al mi klarigi la tre strangan impreson, kiun sur min faris via persono. Mi tre timas, ke mi nun parolos pri aferoj, kiuj iagrade estas ekster la limoj de via percepto kaj kiuj ŝajnos al via okcidenta spirito nekredeblaj.

Estis noktomezo. Mi izolis min en mia privata sanktejo kaj, ĉiam konsciante la ĉefan mian vivcelon, mi fordonis min al la mistikaj influoj de superaj potencoj, kun kiuj iafoje mi povas meti min “en rapport.” Ne aspektu tiel nekredema; mia kara, — diris la princido milde kaj kun intensa deziremo, — ekzistas ja aferoj en la sfero de la spirito, de la natura filozofio pri kiuj vi ankoraŭ eĉ ne revis; aferoj tiel malsamaj je la ordinara proza vivo.

Helpate de kapableco heredita de longa vico da antaŭuloj, kiuj estis spertuloj pri la okultaj sciencoj, magiistoj, se vi volas, aŭ mistikuloj, kaj inspirate de flama dezirego, mi estis penadinta per mempurigado,