Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
115
MIRINDA AMO

per penta memturmento, rompi, iagrade, la katenojn, kiuj ligas la animon al la korpo kaj la korpon al la videbla, materia mondo. Mi pasie penadis per incensoj kaj forta streĉo de l’ volpovo starigi ĉirkaŭ mi alian mondon, spiritan mondon; alivorte, mi ebligis min, senagigante, dormigante la fizikajn sentojn, eniri en la sferon de aliaj, superaj, spiritaj sentoj. Ekzistas, plue, gvidantaj influoj, kiuj venas al la homa spirito ŝajne neserĉite, sed, eble, responde al antaŭaj deziregoj, aŭ sekve de duonkonscia aktiveco aŭ, iafoje, dum la dormo, en la horoj de pli granda akceptemo. Tiuj gvidantaj influoj plej ofte, do, venas, por tiel diri, el blua ĉielo sen ŝajna rilato kun ia konscia pensado. Tiel venis al mi la revelacio — ĉar, memoru: la hazardo ne havas aferon ĉi tie — ke vi, Vilfrido, vi estas la persono, kiun mi tiel korpremate serĉas.

Vilfrido eksaltis kaj ekkriis: Kio? Mi?

— Jes, — respondis Sri Kunwar Kriŝna trankvile, per voĉtono, kiu, tamen, montris signojn de grandaj emocio kaj deziremo. Metante ambaŭ manojn sur la ŝultron de la junulo, li parolis plue: — Mia kara Vilfrido, tute natura estas via mirego; kaj mi konscias, ke tiu ĉi ideo devas ŝajni al vi fantazia, eble absurda, sed havu indulgon je mi. Senutile estus por mi peni por priskribi al vi la ĝojon. kiu plenigis mian animon! Tamen mi ne fidis sole al intuicio aŭ okultaj influoj. De tiu tempo mi tre zorge serĉis certigon de la steloj, kaj la respondo de tiuj ĉielaj estaĵoj estis tiel klara kaj nedubebla, kiel mi nur povis deziri. Vi memoros, ke mi faris multajn demandojn — eĉ je l’ risko esti malĝentila — pri via naskiĝo, ĝia loko, la precizaj dato kaj horo k.t.p. Ju pli mi sciiĝis pri tiuj kaj aliaj detaloj, des pli precize mi povis ellabori vian horoskopon kaj des pli mi fariĝis absolute certa, ke mi ne eraras. Plue, mi trovis el la steloj, ke la momento mem, kiam, unue, intuicie venis al mi la penso, ke vi estas la persono, al kiu en la daŭro de jarcentoj nia tuta familio sopiris kiel sola savonto, ke tiu momento estis treege favora momento.