kiel gastiganto, pardonu; kaj la kuiristo plendos, ke mi malbonigas la vespermanĝon per tro longa babilado. Ĉu ni iros en la manĝoĉambron?
Vilfrido ankaŭ leviĝis, malrapide, por sekvi sian gastiganton. Li sentis sin kvazaŭ en sonĝo. Analizi siajn pensojn li ne povis, eble li ne volis pro timo elreviĝi. Dum la ĉetabla interparolo, kiu sin turnis precipe al la sociaj kaj politikaj statoj de la diversaj regnoj, kiuj formas la vastan landon Hindujon, Vilfrido demandis la princidon:
— Do, ĉu unu celo de via vojaĝo ĉi tien estas duonpolitika, via moŝto?
— Ne, Vilfrido, mi ne povas diri, ke oni nomus tiun aferon eĉ duonpolitika, kvankam ĝi koncernas la bonstaton de nia tuta regno, kaj kvankam la rezultato de mia misio pro ĝia graveco povus havi politikajn konsekvencojn. La afero estas la jena: — Dum sia ofico kiel gubernatoro en Hindujo de l’ jaro 1798 ĝis 1805, Lord Wellesley revivigis kaj proklamis la imperian principon pri absoluta politika superregado. En la lumo de postaj okazintaĵoj mi nun ne ŝanceliĝas diri, ke tiu tre lerta projekto, kvankam iom severa, estus tre bonfara al multaj partoj de Hindujo, precipe je tiu periodo, ĉar la stato de multaj sendependaj ŝtatetoj ekster la sfero de la firma brita regado, fariĝis de jaro al jaro pli embarasa, pli senespera. La centraj landoj disŝiriĝis pro interna malpaco, kaj la milicioj de la diversaj regnoj ne povis kontraŭstari la bone ekzercitajn bandojn de la Marathasoj kaj la 30,000 afganajn dungitojn de Amir Khan. Kelkaj el la pli fortaj maharajahoj kontraŭstaris proponojn pri submetiĝo sub la superregado de la brita registaro rilate al eksteraj aferoj, dum multaj aliaj volonte akceptis ĝin. En la jaro 1805 Lord Cornwallis, reveninte Hindujon, renversis la projekton de Lord Wellesley, kaj kvankam li mortis nemultajn monatojn poste, lia principo de ne-enmiksiĝo en la politikaj aferoj de tiuj sendependaj ŝtatoj estis sekvata en la daŭro de dek jaroj. Tiam kelkaj ŝtatetoj eĉ plendis pro tio, ke la