Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/135

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
118
MIRINDA AMO

brita registaro ne prenas sur sin la devon ŝirmi ilin kontraŭ vagadantaj bandoj — precipe post kiam oni estis forpermesinta la regulan soldataron — kaj la devon malhelpi reciproke detruajn militaĵojn.

Mia patro estis ĉiam tre ĵaluza pri siaj sendependeco kaj honoro, tamen li timis la sorton, kiu trafis multajn eĉ pli grandajn kaj potencajn ŝtatojn. Kiam Lord Hastings fariĝis gubernatoro en la jaro 1813, li pensis, ke konsilinde, eĉ necese estos, ree alpreni la projekton de iom-post-ioma paca ensorbo de sendefendaj aŭ turmentitaj ŝtatoj. Mia patro kaj Lord Hastings estis antaŭe intimaj amikoj, kiam ambaŭ estis kunstudentoj de la universitato en Berlino, sed la interŝanĝo de leteroj jam de multaj jaroj ĉesis. En la sekvinta jaro ili renovigis la amikecon, kaj Lord Hastings konsilis al mia patro, sin meti propravole sub la protektoraton de la brita registaro. Dum la vizito de mia patro en Kalkuto li ricevis proponon de tre grava kaj riĉa kompanio, kiu volis vastigi kaj ekspluati la grandajn, sed ĝis tiam ne sufiĉe uzitajn riĉaĵojn de lia lando. Malfeliĉe je tiu tempo mi forestis en Eŭropo, kaj mia pliaĝa frato estis malsana. Reprezentantoj de la kompanio akompanis mian patron al Pentuki, kaj post longa traktado fariĝis kontrakto, laŭ kiu estis, interalie, interkonsentite, ke gravaj diferencoj de opinioj koncernante ĝin estu decidotaj antaŭ juĝantaro en Londono. Tio estis por ni malfavora kondiĉo. Tiu ĉi kontrakto kune kun tri tre gravaj klarigaj kartoj geografiaj estis senditaj al Lord Hastings por ties kontrolo kaj sankcio. Malfeliĉe la kontrakto revenis de Kalkuto kun nur du geografiaj kartoj. Kaŭze de en tiu tempo okazantaj maltrankvilaĵoj, unu karto perdiĝis. Post vana petado resendi ĝin oni fine forgesis pri ĝi.

Niaj rilatoj kun la dirita kompanio, kvankam ili faris al ni grandan profiton, ne estis tre feliĉaj pro aroganteco kaj troavideco de la estroj. Antaŭ unu jaro kaj kvarono ili pretendis la rajton deflankigi malgrandan riveron por superakvigi luitan distrikton. Tia deflankigo kaŭzus