Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
119
MIRINDA AMO

grandan mizeron al miloj da kamparanoj loĝantaj apud tiu rivero. Tiun proponon, do, ni firme kontraŭstaris, asertante, ke la koncerna parto de l’ rivero estas ekster ilia teritorio. La kompanio asertis la malon. La teksto de la kontrakto ne estis sufiĉe preciza kaj sin apogis sur la perdita karto. Post longa disputado la kompanio decidis meti la aferon antaŭ la juĝantaron en Londono. Jen la “oficiala” kialo de mia vojaĝo.

Ĉar la vespermanĝo nun estis finita, Sri Kunwar Kriŝna interrompis sian rakonton kaj ĝentile diris:

— Se plaĉas al vi, ni iru en mian skribejon. Tie mi povas montri al vi kelkajn geografiajn kartojn kaj aliajn interesajn aferojn. Mi esperas, ke mi ne tedas vin per tiuj longaj rakontoj?

Vilfrido leviĝis kaj vigle respondis:

— Tute ne! via moŝto. Efektive nenio povus esti pli interesa.

La skribejo estis vasta ĉambro, meblita tute laŭ moderna, angla stilo. Ĝi enhavis, krom larĝa skribtablo kun nombro da tirkestoj ĉe ambaŭ flankoj, kaj aliaj diversaspecaj mebloj, kvar larĝajn libroŝrankojn. La hinda princido, enirinte la ĉambron post sia gasto, iris rekte al la skribtablo, levis ĉarnirkovrilon kaj elprenis malgrandan ŝlosilon, per kiu li malfermis unu el la tirkestoj.

— Tie ĉi troviĝas, — li diris, — ĉiuj paperoj kaj dokumentoj rilate al tiu ĉi afero. — Elprenante el la profundo de la tirkesto pakaĵeton da paperoj kunligitaj per flava, silka rubando kaj sigelitaj per ruĝa sigelo, li diris plue kun kontenta rideto:

— Jen estas la plej gravaj dokumentoj, kiujn mi ricevis nur hieraŭ el Kalkuto. Mi sciigis al vi, ke niaj kontraŭuloj sin apogas sur la malesto de unu geografia karto, kiu kompletigas kaj klarigas la tekston de la kontrakto. Nu, mi tuj skribis al Lord Hastings kaj petis lin, ke li bonvolu starigi serĉon en sia arĥivo pri tiu grava dokumento. Tiu ĉi fasko ankaŭ entenas laŭ aparta, de lia lorda moŝto persone skribita letero, ateston pri la aŭtentikeco de tiu ĉi karto,