Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/140

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO IX

La nokto estis stelbrila, lunhela. La larĝaj antaŭurbaj stratoj jam estis senhomaj, kaj la grandaj, de belaj ĝardenoj ĉirkaŭitaj domoj ŝajne kuŝis tie ĉi kaj tie sonĝante meze de pleje senfoliaj arboj. La fantazioriĉa cerbo de Vilfrido ofte, survoje hejmen, plenigis tiujn domojn je homoj de sia propra imago, igante ilin aktoroj en ĉiuspecaj, imagitaj drametoj. Sed tiun nokton li ne havis okulojn por la ĉarmaj, en arĝenta lunlumo briletantaj domoj. Preskaŭ li estis senkonscia pri ĉio, kion li preterpasis. Aŭtomate, kvazaŭ en sonĝo li sekvis la bonekonatan vojon hejmen, en stato de mirkonfuzo.

— Efektive! — li diris al si en la pensoj — tio estas pli mirinda, groteska afero, ol ĉiuj feinrakontoj, kiujn fraŭlino Lambert iam rakontis al mi, kiam mi estis knabeto en Long-Seaton. Se nur kvarono de tiu mirrakonto estas vera, tiam certe la vero estas pli mirinda ol imagaĵoj!

Eksono de dancmuziko, venanta el domo, kiun li preterpasis, momente interrompis lian mediton. Li haltis kvazaŭ instinkte por aŭskulti kaj apogis sin sur ĝardena krado. Tamen la gaja muziko kaj la preterŝoviĝantaj sur la kurtenoj siluetoj de dancparoj ne povis tute forgesigi al li la demandon, kiu okupis lian kapon:

Vere, — li diris al si, — mi ne scias, ĉu ridi la tutan fantazian aferon, aŭ . . .

Aperis antaŭ liaj animokuloj la serioza, inteligenta kaj nobla vizaĝo de la hindo, evidentigante la plej nedubeblan sincerecon kaj la plej profundan konvinkon. Tio certe ne estas amuzaĵo por li, sed terure grava, serioza afero! — La muziko ĉesis, kaj Vilfrido daŭrigis sian vojon kaj sian meditadon: — Kunwar Kriŝna, kun sia ampleksa, okcidenta edukiteco certe ne estas malsaĝulo. Estas arogante pensi, ke nia moderna, okcidenta, tiel

123