Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/141

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
124
MIRINDA AMO

prifanfaronata kulturo ridindigas la filozofion kaj mondperceptojn de la hindoj. Ĉu ne estas vero, ke, jarcentojn antaŭ la komenco de la greka kaj romana kulturoj, floradis en Hindujo altaj artoj kaj sociala delikateco? Krom tio, — li rezonis kun si mem, — kion ni havas hodiaŭ ĉi tie? Nenion, krom necertaĵoj, neaĵoj aŭ inter-kontraŭdirantaj asertoj — konfuzon, nenion plu. Certe, nuntempaj filozofoj, eĉ la plej lertaj kaj aprobitaj, povas instrui malmulte al la antikvaj saĝuloj de Grekujo kaj Egiptujo, kaj tiuj ĉi estis ja kontentaj sidadi ĉe la piedoj de hindaj pensuloj.

Tamen la plej enigma afero estas la persona aspekto de tiu ĉi demando. Kunwar Kriŝna estis por mi ĉiam tiel mirinde ĝentila kaj afabla, ke mi ne povos ofendi kaj ĉagreni lin, dirante: — mi absolute ne povas kredi je viaj fantaziaĵoj.

Sed — kian radikalan ŝanĝon la akcepto de tia fantazia ideo sekvigus! Kia alloga perspektivo, tamen!

Li atingis sian hejmon kaj rekte iris en sian dormoĉambron. Ĉirkaŭrigardante li sentis kvazaŭ ĉio en la ĉambro estus al li fremda, kvazaŭ li estus estinta for de ĝi longan tempon. Li ne povis ne ridi sin mem: — Alrigardante en sobra lumo . . . eble . . . sed li ne volis, hodiaŭ nokte, alrigardi la aferon en sobra lumo; almenaŭ nun li ne volis perforte forpeli el sia imago la plaĉajn bildojn, kiuj ĵus ekformiĝis en ĝi.

La stato de lia cerbo ne lasis lin trankvile dormi. Unu sonĝo sekvis alian: li havis aferojn, jen kun strange vestitaj alĥemiistoj, jen kun belaj hindaj princinoj aŭ malbenantaj sorĉistoj. Foje li akompanis sian amikon tra sovaĝaj, senhomaj dezertoj, rampante sur manoj kaj genuoj, serĉante kaj pririgardante antikvajn tombejojn pri hebreaj epitafoj, kaj foje li forte penadis rememori, kie kaj en kia jarcento li renkontis la belan sinjorinon, kies portreton li vidis pentrita sur eburo.

• • • • • •

Dimanĉon vespere, reveninte de Diservo en Holborn, Vilfrido troviĝis, li pensis, en oportuna humoro, por