Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/142

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
125
MIRINDA AMO

trankvile kaj prudente pripensi la problemojn, kiujn lia hinda amiko starigis en liaj pensoj. Li do sidiĝis en komfortan apogseĝon apud la fajrejo por fordoni sin al “intensa pensado.”

Li estis esperinta, ke la vizito al la preĝejo forpelos iom de la spirita nebulo, en kiu li sin trovis. Eble la temo de la prediko helpos al li. Sed li ne ricevis kontentigajn respondojn al siaj multaj maltrankviligantaj demandoj. La temo de la prediko estis la biblia rakonto pri la profeto Elisajo, laŭ kies peto kvardek du mokemuloj estis pereigitaj de du ursinoj. La lecionoj estis la jenaj: — la graveco de sankteco; la ĵaluzo de Dio pri la honoro de Liaj profetoj; kaj la antaŭzorga saĝo de Dio, kiu ofte permesas terurajn malfeliĉaĵojn, por ke ili estu, poste, por la homaro, aŭ daŭra averto aŭ spirita profito.

Nun li ree penis starigi komparon inter tiu temo kaj la miregiga rakonto de la princido pri la saĝulo Durvásas. Kaŝita, ankoraŭ nur malklare sentita deziro, ke tiu rakonto estu vera, igis lin reve rezonadi jene: — Kial oni devus kredi, ke Dio havis profetojn nur en la lando, kiun oni nomas “Sankta lando”? Ĉu Li ne ĉiam havis Siajn atestantojn en ĉiuj landoj kaj en ĉiuj epokoj? Ĉu Li ne ŝatas kaj honoras sincerajn sopirantojn al sankteco, kiel ajn neperfekta aŭ eĉ malĝusta estus ilia koncepto pri la Dieco? Sendube! Se Dio atentis la krion de la izraelidaj profetoj kaj faris miraklojn laŭ iliaj petoj, kial do Li ne atentus la krion l’ sanktulo Durvásas? Unu rakonto, eble, enhavas tiom da verŝajneco, kiom la alia. Certe, — Vilfrido pensis, — Dio uzadas tre strangajn, providencajn rimedojn en la regado de homaj aferoj kaj de la pli vastaj aferoj de l’ mondo. Kiu scias? Eble Li vokis Sri’on Kunwar Kriŝna por tiu aparta celo ke li malkovru Liajn maturiĝantajn planojn rilate la sorton de la Izraelidoj. Estas ja nenio neebla en tio.

Poste li ekpripensis, kion dirus liaj amikoj en Long-Seaton pri tiu fantazia ideo. Pensante pri tio, kion dirus lia onklo, li rideksplodis. Image li aŭdis la cinikulon nomi lin la plej senespera idioto, la plej molkapa