Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/143

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
126
MIRINDA AMO

kredemulo, kiu iam aŭskultis sensencan feinrakonton. Onklo Silaso certe furioziĝus en la okazo, se li decidus iri Hindujon kun la princido. Poste liaj pensoj iris al la paca ĉambreto ĉe strateto de la vilaĝo. — Dolĉa, sagaca fraŭlino Lambert: li bone sciis, kion ŝi dirus. Kun zorgoplena rigardo en la bluaj okuloj kaj per ama voĉtono ŝi avertus lin pri la spiritaj danĝeroj, al kiuj li sin elmetas, malfermante sian koron al konceptoj, kies fundamento ne estas la persono de Jesuo Kristo, kaj kiuj ne estas bazitaj sur intima rilato kun persona, ama Dia Patro. Ŝi nur ridetus je liaj denatura fantaziemo kaj kredemo pri ĥimeraj aferoj. Fine aperis antaŭ lia imago lia dolĉa Flora. La kara, seriozmiena knabino larĝe malfermus la malhelajn, amplenajn okulojn kun mirego, sed ŝi sincere kaj forte penus kredi pro amo al li, tion, kion li kredas. Vilfrido vidigis feliĉan rideton ĉe la penso, ke, eble, Flora sentus ioman ĵaluzan timon pro liaj amikaj rilatoj kun tiuj ĉarmaj, hindaj princidinoj, liaj longeperditaj kuzinoj!

Tiu ĉi penso ŝanĝis la emon de lia meditado, kaj li fordonis sin al pli feliĉaj revoj: — Verŝajne oni donus al li princan titolon kaj cedos al li la rajtan propraĵon de lia prapatro Kuŝika kun bela palaco k.t.p. Li tiam povus studi hindajn arĥitekturon kaj artojn; ne pro monamo, sed pro la arto mem. Li diligente studos en Hindujo kaj en eŭropaj metropoloj. Liaj rilatoj kun fama princa familio de Hindujo kaj lia propraj riĉaĵoj malfermos al li la pordojn de la plej gravaj domoj; ili faciligos al li la akiron de scio, sperto, famo! Ho, kia imagperspektivo! Ravis lin la penso pri okazoj por vojaĝi; por vidi la famajn artaĵojn kaj arĥitekturajn trezorojn de antikva Hindujo kun laŭvole libera tempo por studado, meditado. Meditado. La tiea atmosfero mem, la sintrovado inter tiom da antikvaĵoj kaj la societo de filozofiaj pensuloj ja inspirus al li altajn pensojn. Ravege! Li ĝisfunde studos la plej antikvajn kredsistemojn, la morojn kaj la literaturon k.t.p. Eble li sukcesos fariĝi aŭtoritatulo pri tiaj aferoj. Vere, li tre