volus fariĝi fama, se nur por kontentigi dolĉan Floran. Nenio pli feliĉigus ŝin, ol vidi lin eminenta, estimata de homoj. Tiam li fiere vizitos la grandan, malnovan domon je la ekstremo de l’ vilaĝo kaj dirus: — Sinjoro Broadbent, mi amas Floron; ŝi amas min. Donu al mi ŝian manon.
Tiel li revis.
Sed post momento denove ekregis lin pli seriozaj pensoj:
— Ĉu li ne decidis ĉiukoste eltrovi la veron? Ĉu eĉ la plena plenumiĝo de ĉiuj, tiuj revoj vere kontentigus lin? Ne; — li ree konsciis, — nur la eltrovo de la absoluta vero plene kontentigos lian soifantan animon. Absoluta vero? Sed, se tio estus tute ekster homa kapablo? Ĉu li ne vere postkurus erarlumon; kaj ĉu li ne, fine, estus devigata konfesi sin seniluziigita, malfeliĉa, senespera? Li admiris la staton de animpaco, de certeco kaj kontenteco, kiu videble regis la hindan princidon. Kaj tamen, ial, li sentis, ke eĉ tiu stato kaj lia koncepto pri Dio neniam kontentigus lin. Kio, do?
— Bonan vesperon, mia kara Vilfrido! —
Tiel salutis Vilfridon la bonkora voĉo de Sri Kunwar Kriŝna, la sekvintan vesperon en la vestiblo de lia loĝejo. Li estis vestita per simila vestaĵo, kiel ĉe la lasta vizito de Vilfrido. Lia mantelosimila ekstera vesto estis blanka; kaj larĝa, blanka, silka zono ĉirkaŭis lin ĉe la talio. Sur tiu ĉi zono vidiĝis orbroditaj talismanaj signoj laŭ regula sinsekvo: Egipta kruco: 🜨; delfia “E”: Є; kaj la signo de la triunuo: 🜂. Metante ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de la juna viro, li diris plue: Ni iru en la teretaĝan saloneton; tiu estas la plej komforta ĉambro por babilado. Mi timas, ke mi akaparas multe de via tempo, sed vi ne povas prezenti al vi, kiom mi ŝatas vian amikecon.
Vilfridon frapis la eksterordinara koreco en la voĉtono de l’ princido kaj la deziremo en liaj okuloj.