Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/145

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
128
MIRINDA AMO

— Vi embarasas min per via miriga bonkoreco, via moŝto, — li diris kortuŝite. Viaj malkovraĵoj ja tre interesas min, ensorĉas min; tamen mi devas diri al vi, ke ili, samtempe, ne malmulte maltrankviligas min, precipe la aferoj metafizikaj. Kiel vi scias, mia animo konsumiĝas pro deziro penetri en la profundon de la vero. Mi deziregas absolutan certecon, kiu sola povas kontentigi min. Foje mi kredis, ke la simpla fido de fraŭlino Lambert vere estas la sola solvo de ĉiuj spiritaj problemoj, sed ĉiam restariĝas en miaj pensoj la konflikto inter scio kaj kredo.

— La solvo venos, kara juna amiko, — diris milde kaj maldube la hindo, — la ĉefa, efektive la sola bezono pri la ekkono de la vero estas absolute sincera, pasia deziro ĝin koni je ĉiu kosto.

— Sendube, — rediris Vilfrido enpense, — mi volas scii; unue scii, poste kredi. Kaj nun vi turnas miajn pensojn en tute novan por mi direkton kaj ankoraŭ pli nebuligas mian spiritan perspektivon.

Vere, — diris la hindo solene, — la vojo al la vero kondukas tra malĝojo. Sed, kio estas la scio? Ĉu tiu necerta, ombreca, evitema io, hodiaŭa asertaĵo de fieraj filozofoj kaj scienculoj, kiu morgaŭ estos anstataŭigita per io nova, same malĝusta? Ne. Tiu scio, kiu akiriĝas per nura filozofia spekulacio kaj kiu estas fabrikita per silogismoj, estas vere venta afero, Vilfrido. Sed la scio, kiun naskas vera boneco kaj pureco, liveras dian lumon al la animo, pli klaran kaj konvinkan, ol ĉiuj demonstrativaj atestoj. La vera scio ne estas por ordinaraj homoj, sed nur por diosimilaj spirituloj. Eble neniam stariĝis pli malĝuste bazita supozo, ol tio, ke la scio estas atingebla por ĉiuj, ke ĝi estas destinita por ĉiuj; ne pli ol perloj por porkoj. Plue, ne tro fidu al rezonado, Vilfrido. Rezonado estas la plej granda eraro, sur kiu iam sin apogis spirite erariĝinta mondo. Estas pli prudente fidi al dia intuicio, revelacio, se vi volas. Nura homa intelekto penadas superregi intuicion, logiko penas premegi la veran vivon. Tamen, nevole mi jam enŝoviĝis