Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
130
MIRINDA AMO

gandon, sed plivole pasigantaj la tempon per pia meditado pri la dia, neesprimebla, transcenda spirito, la mistero de la Sankta Spirito. Ilia estis speco de diservado, kiu akcentas la fakton pri intima rilato kun Dio kaj senperan kaj intensan konscion pri la dia ĉeesto. Ilia estis religio en sia plej intensa, vivanta kaj reala formo. Ili ne nur sentis kaj konfesis, ili vivadis la religion. La rozakrucanoj posedis la sekreton kaj la misteran dogmon pri la sankta fajro.

— Ĉu ili estis, kiel la Persoj, fajro-adorantoj?

— Tute ne. La Persoj ne estas idolanoj, nek adorantoj de l’ fajro; ili nur rigardas la fajron kiel simbolon de la dieco. La rozakrucanoj vidas en sia sekreta, sankta fajro la sekretan senmortan vizaĝon de la naturo. Ne; la mistera fajro de tiu frataro ne estas ordinara fajro. Ili instruadis, ke ĉiuj koneblaj aferoj, videblaj kaj nevideblaj, la animo, la korpo, ĉio, evoluciis el tiu ĉi fajro, kaj ke ĉio, fine, revenas al ĝi. Laŭ ilia kredo, la sola afero, havanta veran ekzistadon, estas tiu fajro, esence la dieco mem. Kiam ni rigardas fajron, ni kvazaŭ trarigardas pordon, kondukantan en alian mondon. Kredo al sankteco de tiu fajro estis en tempoj pasintaj, multe pli vasta. Volu kompreni, ke mi ne parolas pri idolana fajradorado. La unua silabo de la vorto “piramido” signifas “fajro” en la greka lingvo; kaj verŝajne piramidoj estis sekretaj sanktejoj de tiu ĉi fajro. Ĉu vi aŭdis pri tiu ĉi mistera, legenda ĉiama fajro?

— Jes, mi aŭdis, sed mi alprenis la ĝenerale akceptitan kredon, ke ĉiuj tiuj rakontoj estas mitaj.

— Kompreneble. Ili ne estas mitoj. Mi senŝanceliĝe diras, ke almenaŭ la plimulto el ili estas bazitaj sur faktoj. Mi povus tre agrable okupi vian tempon per citado de granda nombro da plene aŭtentikaj rakontoj pri malkovroj de tiu ĉi fajro, sed mi ne havas sufiĉe da tempo hodiaŭ vespere. Du-tri el ili sufiĉu.

Dum la regado de papo Paŭlo IIIa oni elfosis en Italujo ŝtonan ĉerkujon. En la ĉerko naĝis bela junulino en ia stranga oleo, kaj ĉe ŝiaj piedoj brulis lampo, kiu,