okcidentigita vivado en sia palaco kaj kelkaj hindaj mirindaĵoj. Duonkuŝante sur komforta, mola sofo li diris:
— Vi okcidentuloj ne povas kompreni, ĝis kia grado volforta spirito en homo povas superregi la elementojn. Tion, ekzemple, bone montras niaj Thakur’oj. Jen estas persona travivaĵo mia, kiu okazis antaŭ tri jaroj: Ĉe amiko mia, najbara, sendependa rajaho, kiun mi vizitis survoje de Kalkuto al mia hejmo, gastis iu altranga, angla oficiro. Tiu oficiro, vivega rakontisto kaj sperta sportamanto, kies edukiteco, tamen, ne transiris la limojn de lia profesio, estis fanfarone skeptika pri metafizikaj aferoj. Por pruvi al sia gasto, ke ekzistas aferoj ekster lia malampleksa filozofio, mia amiko petis thakur’on, ke li faru “fajroprovon” en lia ĉeesto. Jen kio okazis: — Oni fosis larĝan rondan truon en la tero, ĉirkaŭ dek colojn profundan. En tiu ĉi truo oni faris fajron, kiu brulis en la daŭro de du horoj, tiel ke la tuta kavo estis plenigita de ardantaj lignokarboj. La varmego estis terura kaj devigis nin resti je sufiĉe granda distanco. La maljuna thakur nudpiede alproksimiĝis. Ĉe la rando de l’ truo, kiu ŝajnis kvazaŭ faŭko de la infero, li haltis momenton kaj trankvile rigardis en la ardantan kavon. Poste, murmurante kelkajn magiajn formulojn li enpaŝis kaj tre malrapide, seriozmiene, iris ĝis la kontraŭa rando, returne, kaj ree al la alia flanko. Liaj ĉirkaŭstarantaj disĉiploj dum la sceno entuziasme gestadis kaj kriadis. Kiam la majstro elvenis el la brulanta kavo, ili avide prenis la ankoraŭ ardantajn cindrojn de liaj piedoj kaj metis ilin al si sur la kapon. Poste ili ankaŭ sentime trapasis la fajron. Eĉ ne fadeno de iliaj kotonaj vestoj estis bruldifektita. La angla gasto kaj lia sekvantaro estis miregitaj. La thakur, ĉiam konservante sian seriozan mienon, nun kun granda respekto proponis al ĉiuj partopreni la “fajroprovon.” Li alproksimiĝis al ni kaj metis la manojn laŭvice al ni sur la kapon. Tuj regis nin tre stranga sento, malfacile priskribebla: rava sento pri preskaŭ sankta