Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/150

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
133
MIRINDA AMO

trankvilo kaj sentimo; agrabla malvarmeto trakuris niajn korpojn. Kvankam la angla sinjoro laŭte kaj multvorte certigis sian gastiganton, ke lia skeptikeco jam estas venkita, li ne volis submeti sin al la provo; sed kelkaj el ni hindoj, t.e. mia amiko, du el liaj oficistoj kaj mi, sentime sekvis la thakur’on tra la ankoraŭ intense ardanta fornego. Mirindegaĵo! Momenton antaŭe la terura varmego tenis nin je distanco de naŭ-dek futoj, kaj nun, ŝajnis kvazaŭ la fajro jam tute perdis sian potencon. Tamen tio ne okazis, ĉar malgrandaj objektoj, kiujn la angla oficiro ĵetis en la fajron tuj konsumiĝis.

Vilfrido aŭskultis kun kreskantaj miro kaj maltrankvilo: — Tio efektive estas mirindaĵo; — li diris enpense kaj ne sen nuanceto de dubo en la voĉo. — Estus ja malĝentile se mi, post via rakonto de persona travivaĵo konservus ian dubon pri la efektiveco de tiu okazintaĵo, tamen mi eksentas teruron pro sin altrudanta demando, kien kondukus min akcepto de tia intima rilato inter la spirito kaj materiaj objektoj. Ĝi ja malfermus ampleksan, nekonatan kampon.

— Vere, — diris Sri Kunwar Kriŝna, rigardante sian junan gaston kun kontenteco kaj admiro, — tio estas vasta kampo por filozofiaj kaj spiritaj esploroj, sed ne tiel nekonata, kiel vi okcidentuloj supozas.

— Kredeble ne; via moŝto. Sed ju pli vi rakontas al mi, des pli vi maltrankviligas mian animon, kaj des pli mi soifas al pli plena scio.

— Mi tion tute ne bedaŭras, Vilfrido; la vojo al la vero, kiel mi jam diris al vi, nepre devas konduki tra spiritaj suferoj. Ĉiuj grandaj pensuloj trabatis al si la vojon al certeco kaj animpaco tra animdoloroj. Nur tiel akirita animstato estas dezirinda por koroj kiel la via, Vilfrido.

Antaŭ ol foriri, Vilfrido petis la princidon, ke li bonvole skribu kelkajn vortojn, versaĵeton, aŭ ion similan en albumon, kiun li tiucele kunportis: — Mi tre ŝatus, — li diris,- — unu aŭ du el viaj belaj maksimoj, skribitaj en via gepatra lingvo aŭ, plivole, hindustane, kaj tradukitaj