Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/151

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
134
MIRINDA AMO

anglen. Sri Kunwar Kriŝna plezure plenumis lian peton kaj, post momenta pripenso, skribis, unue hindustane kaj poste angle jenajn vortojn:

“Iuj homoj vivadas en la nuboj; aliaj uzadas rubo-rastilon: Volu Dio konigi al ni tion, kio servas al nia plej alta bono. — La plej alta homa vivocelo estas fariĝi simila al Dio.”

• • • • • •

Du monatoj pasis. Dum tiu tempo Sri Kunwar Kriŝna faris vojaĝon al Parizo, kaj pasigis kelkan tempon kun Sir Hugh Mortimer, unu el la membroj de la registaro, en ties kampara domego en la graflando York. Dume Vilfrido vizitis kvarfoje la salonojn de gesinjoroj Parkinson kaj partoprenis tre agrablajn literaturajn kaj muzikajn kunvenojn, krom unu vespero, kiam li ree renkontis tie sinjoron Leo Broadbent. Ambaŭ malatentis unu la alian. La sola persono, ŝajne, kiu tion rimarkis, estis fraŭlino Doroteo Parkinson.

Iun vesperon post la reveno de Sri Kunwar el la norda graflando Vilfrido ree vizitis lin. La temo de la interparolado estis la intertempaj travivaĵoj. Poste la princido denove turnis la konversacion al la misteroj de la rozakrucanoj. Li diris:

— Nu, unu el miaj plej ŝatataj nuntempaj okupoj estas elserĉi la de ili postlasitajn postesignojn kaj interrilatiĝi kun, eble, ĉiuj nun vivantaj samcelanoj. Ekzistas multaj kaŝitaj restaĵoj de tiu mistikula frataro. La plej interesaj restaĵoj troviĝas precipe en solecaj lokoj en la kamparo. Kelkajn oni trovis en la ĉirkaŭaĵo de tiuj kuriozaj, rondaj preĝejetoj mezepokaj. Miascie nur tri ankoraŭ ekzistas en tiu ĉi lando. Penante trovi tiujn restaĵojn mi kaj kelkaj samcelantaj antikvaĵistoj renkontis multe da malfacilaĵoj kaj malhelpaĵoj kaŭze de malfidemo, mokemo kaj timo pri malsanktigado de l’ flanko de superstiĉaj vilaĝanoj, tro skrupulaj kamparaj pastroj kaj malsimpatiaj, nesciantaj landsinjoroj. Post kelkaj tagoj mi intencas entrepreni kune kun arĥeologo, Sir Richard Kemp, kaj favorigita pastro gravajn rezult-