Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/152

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
135
MIRINDA AMO

atesperigajn esplorojn apud vilaĝo Normondham en la graflando Norfolk. Sir Richard Kemp estas la tiea landsinjoro kaj tre interesiĝas je tiaj aferoj. Li estas intima amiko mia jam de miaj universitataj jaroj. Li estas multleginta, multvojaĝinta intelektulo kaj tre ĉarma persono. Nu, Vilfrido, mi tre deziras, ke vi akompanu min sur tiu ekskurso.

— Efektive?

— Jes, — respondis la hindo afable, preskaŭ karese, — via partopreno faros al mi grandan plezuron, kaj mi ne dubas, ke la ekskurso estos por vi tre interesa. — Dezireme rigardante en la vizaĝon de la juna viro, li diris plue: — La vojaĝo donos al ni okazon por pli intima interkoniĝo; kaj tion ni ambaŭ deziras; ĉu ne?

Ĝis tiam Sri Kunwar Kriŝna ne estis ree aludinta rekte pri sia deziro, ke Vilfrido akompanu lin al Hindujo. Verŝajne li volis gajni plenan konfidon de la junulo kaj kutimigi lin al la penso, ke lia sorto estas kunligita kun tiu de fremda princa familio. Vilfrido eksentis tion kaj tial ne tuj sciis, kion respondi. Li silentis momenton, sed, ektimante, ke la princido povos malĝuste kompreni lian silenton, li devigis sin paroli:

— Via moŝto, kredu al mi, mi plezurege bonvenigus ĉiun okazon plifirmigi amikecon kun eminenta kaj nobla viro tia, kiel vi, kaj mi tre varme dankas vin pro via aminda propono, ke mi partoprenu tiun esploron, kiun mi sendube tre ĝuus, sed mi timas, ke mi ne povos.

— Ne ĉagrenu min, Vilfrido. Ni ne forestos pli ol nemultajn tagojn. Certe vi povos peti forpermeson de unu semajno. Ĉu ne? Mi jam faris aranĝojn por foriri postvenontan lundon. Kompreneble ni estos gastoj ĉe mia malnova amiko Sir Richard.

Iom ŝanceliĝe Vilfrido respondis:

— Verdire mi jam petis forpermeson por pasigi la paskan semajnon en Long-Seaton, kaj tial . . .

— Bone, amiko mia, vi do skribos al viaj tieaj amikoj, sciigante ilin, ke mi sukcesis igi vin ŝanĝi vian planon. La okazo estas ja unika.