Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/153

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
136
MIRINDA AMO

Vilfrido ne povis ne senti plezuron pro la ĉarma kaj bonkora insisto de la princido, sed li samtempe sentis, ke li agos nesaĝe, konsentante akompani lin sur tiu vojaĝo. Tamen deziro plaĉi al tiu aminda eminentulo fine venkis liajn skrupulojn, kaj li konsentis.