Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/154

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO X

Je la sama tempo kiam, tiun vesperon, Vilfrido eniris la salonon de la hinda princido, sinjoro Leo Broadbent eniris simile, sed eĉ pli lukse meblitan salonon en domego apartenanta al la sama bonhaveca kvartalo de okcidenta Londono. En tiu ĉambro troviĝis du mezaĝaj sinjoroj, sidantaj ĉe tablo, kovrita per aro da juristaj dokumentoj kaj aliaj paperoj. Ili estis okupitaj, ŝajne, per gravaj aferoj. Ambaŭ leviĝis tuj kiam lakeo malfermis la pordon kaj enkondukis la junan juriston; evidente ili atendis lin. Unu el la du sinjoroj, la mastro de la domo, dika memkonscia viro, iris renkonte al li kaj, etendante la manon, diris iom rigide:

— Bonan vesperon, sinjoro Broadbent. Permesu, ke mi prezentu vin al sinjoro Harold Kettle, estro de la direkcia komitato de la Pentuki’a kompanio. Sinjoro Kettle, tio estas sinjoro advokato Broadbent, kiu venis por submeti al ni gravan proponon.

Leo Broadbent, manpreminte la dommastron, sinjoron Sampson Tritton, antaŭeniris kaj klinsalutis sinjoron Kettle. Tiu lasta havis akratrajtan, senbarban kaj sunbrunigitan vizaĝon kaj viglajn, penetremajn okulojn. Liaj maldikaj, firmaj lipoj kaj forta mentono montris viron de neordinara decidemo.

— Volu sidiĝi, sinjoro Broadbent, — ĝentile diris sinjoro Sampson Tritton. — Mi jam konigis al sinjoro Kettle la esencajn punktojn de via propono, sed, mi pensas, ke konsilinde estos, ke vi ripetu antaŭ li la tutan aferon.

Per unu rigardo al la maldika, fortmuskola viro, staranta malantaŭ la tablo, Leo Broadbent penis eltrovi, kun kia persono li havos aferon, samtempe konsciante, ke tiu viro ankaŭ per siaj penetremaj, grizaj okuloj penas prikalkuli lin mem. La juna advokato tuj komprenis, ke li devos trakti kun sperta kaj sprita aferisto,

137