kiu konas sian propran volon kaj kiu ne permesas al iu facile trompi lin. Ili sidiĝis, kaj sinjoro Broadbent komencis:
— Kiel vi scias, sinjoroj, la rezultato de l’ proceso de Maharajaho de Pentuki kontraŭ via kompanio dependas, grandaparte, de la interpreto pri iom neprecizaj dokumentoj aŭ, pliĝuste, de la senco kaj signifo, kiujn la juĝistaro aljuĝos rilate al iuj geografiaj detaloj en ili. Mi malkaŝe konstatas, ke, ĝis la komenco de tiu ĉi monato, la ŝancoj estis tute je via flanko, sed . . .
— Kompreneble — samtempe diris ambaŭ direktoroj.
Subpremante rideton Leo Broadbent daŭrigis: — . . . sed spite miaj aludoj pri ebla malfavora rezultato — nun sinjoro Kettle penis subpremi rideton — Sri Kunwar Kriŝna, kun kortuŝa konfido atendadis sukcesan evoluon de la afero. Mi aŭdas de alia flanko, ke li fidas al favora horoskopo, kiun li ellaboris pri la rezultato de la proceso. Li estas fervorega astrologo.
Sinjoro Sampson Tritton rideksplodis tiel, ke lia grasa ventro forte skuiĝis. Sinjoro Harold Kettle seke diris:
— Tre bone. Ju pli li fidas al okultaj influoj, des malpli li fidos al la helpo de siaj advokatoj.
Sinjoro Broadbent daŭrigis: — Sed la alveno de iu perdita dokumento tute ŝanĝas la aferon. Vi scias, ke mankis unu el la tri geografiaj kartoj, aldonitaj por klarigi la ne tro klaran tekston de via kontrakto.
— Tiu supozita karto ne estas speciale citita en la kontrakto, — interĵetis sinjoro Tritton.
— Ne speciale, — rediris sinjoro Broadbent, — sed alude. En tio konsistas ja la neprecizeco de la teksto. Sen la dirita geografia karto, la demando por la juĝistoj estas nur certigi, kio, plej verŝajne, estis la intenco de la kontraktintaj partioj.
— Certe, — seke interĵetis sinjoro Kettle, — la frazeologio tute favoras nin, kaj . . .
— Mi konsentas, — diris la advokato, — plene, “sen tiu karto,” sed la ekzistado de la karto tre kredeble, efektive absolute malĝustigas vian kalkulon. Nu, tiu