Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/157

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
140
MIRINDA AMO

amikeco al la mortinta patro de l’ princido kaj pro sincera estimo al li mem, li metas la atestleteron kaj la karton je lia dispono. Por ke li povu pruvi, ke la karto neniel falsiĝis, li eĉ ne rompis la oficialan sigelon, kiu firmigas la rubandon.

— Tamen, sinjoro advokato, — diris sinjoro Kettle malestime, — vi nur vidis iun sigelitan koverton, nenion plu; kaj vi havas nenion por fidi krom la diro de la princido? Tio estas alia afero.

Sinjoro Sampson Tritton konsente ekbalancis la kapon.

La advokato respondis seke:

— Precize, sinjoroj; tamen, ne estas neceso por antaŭa pririgardo; vi konas la karton.

La dika direktoro ekruĝiĝis pro malplezuro kaj mordis al si la malsupran lipon, ekrigardante sian estron. Tiu ĉi nur malŝate kaj malvarmete eklevis la ŝultrojn, dirante:

— Viaj supozoj, sinjoro advokato, estas iom fantaziaj. Mi certigas vin, ke ambaŭ, sinjoro Tritton kaj mi mem, povas ĵuri — kaj ĵurus — ke ni neniam vidis tian geografian karton — se ĝi iam ekzistis.

— Mi kredas, — rediris trankvile la advokato, — sed vi konas la valoron de tiu karto kaj de la ĝin akompananta atestletero tiel bone, kiel mia kliento.

La akravizaĝa ĉefdirektoro ree parolis, elturniĝeme:

— La sola afero, kiun mi “konas” estas, ke la juro estas tiel kaprica kiel infano, kaj same malsaĝa. Foresto de risko, do, valoras iom por mi. Nu, sinjoro advokato, kian do proponon vi faros.

— Mi proponas meti en viajn manojn tiun diritan karton kune kun la leteroj de Lord Hastings kontraŭ pago de £2,500, sinjoroj.

Sinjoro Kettle trankvile diris:

— Vi kuras tro rapide, amiko mia. Ni metu flanken la demandon pri la pagota sumo — la de vi dirita estas ekster konsiderindeco — diru al ni, mi petas unue, kiel vi projektas plenumi vian taskon, ne implikante nin en tiu afero? Antaŭ ol ni povos konsenti pri ricevo de la diritaj