dokumentoj, ne parolante pri pago, ni devas esti sufiĉe certaj, ke ni elmetas nin al nenia danĝero esti kulpigitaj pri tiu ĉi . . . ni diru forpreno.
— Mi garantias, ke vi restos netuŝeblaj, — respondis Leo Broadbent trankvile, — mi jam tre zorge pripensis mian planon. Sri Kunwar posedas nenian pruvon, ke tiaj dokumentoj iam ekzistis. Laŭ mia certa scio, krom la princido, nur du personoj ĉi tie vidis, aŭ vidos, la eksteraĵon de la koverto; kaj lia atesto en juĝejo aŭ mia aŭ tiu de la alia persono, estus tute senvaloraj.
Sinjoro Sampson Tritton ree parolis:
— Sed, sinjoro Broadbent, ĉar ni, t.e. nia kompanio estas ja la solaj personoj, kiuj profitus el la malapero de tiuj dokumentoj, la suspekto nepre tuj falus sur nin; ĉu ne? La plej nesperta novulo pri juristaj aferoj tuj konkludus tion. Ĉu ne estus via devo, en la juĝejo, malkaŝe kulpigi nin pri la malaperigo?
Leo Broadbent trankvile respondis:
— Ĉar forestas ĉiuj pruvoj pri ekzistado de la dokumentoj kaj pri via kunkulpeco, eĉ en la okazo, se ilia ekzisto estus pruvita, malkaŝa kulpigo de iu estus danĝera afero. Se mia kliento insistus, mi certe priparolus la malaperon de la skribaĵoj kaj aludetus pri la fakto, ke ili estas senvaloraj por ĉiu, krom niaj kontraŭuloj. Tio tuj starigos tre indignan proteston de l’ flanko de viaj advokatoj, kiuj, kompreneble, estas tute senkulpaj, kaj ili energie postulos tujan, senrezervan retiron de tia malindega aludo. Pro malesto de pruvoj mi retirus miajn vortojn.
Sinjoro Kettle nun demandis:
— Kio malhelpos al Sri Kunwar Kriŝna peti sian amikon, Lord Hastings, ke li havigu al li duplikaton de sia letero?
— Ne tre verŝajne. Unue, oni ne povas refari la geografian karton kaj due — la juna advokato sin klinis antaŭen kaj parolis mallaŭte — la sama ŝipo, kiu alportis la leteron de Lord Hastings al Sri Kunwar ankaŭ alportis la novaĵon, ke la gubernatoro subite malsaniĝis de dan-