Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/159

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
142
MIRINDA AMO

ĝera malaria febro. Sed tio estas sekreto, kiun amiko mia, oficisto ĉe la ministraro komunikis al mi. Oni timas, ke tio estas nur antaŭkuranto de pli malbona novaĵo. Ne disvastigu tiun ĉi sciigon, mi tre petas.

— Bona sciigo por ni, kiu . . — ekdiris la dika direktoro, sed averta rigardeto de sinjoro Kettle malhelpis la kompletigon de la frazo.

— Tamen, supozu, sinjoro Broadbent, — persistis la ĉefdirektoro, — ke Lord Hastings resaniĝos kaj venos ĉi tien. Mi aŭdas, cetere, ke lia revokiĝo estas priparolita. He?

— Ba! — malŝate respondis la juristo, — ne tre verŝajne; ĉiuokaze, oni devas riski tiajn malproksimajn eventualaĵojn, sinjoro Kettle.

— Tre vere, sinjoro advokato, sed ni devas kalkuli pri ĉiuj eventualaĵoj; ni riskas nian honoron.

— Kaj mi la mian, — rediris Leo Broadbent, seke.

— Tio estas via afero.

— Certe. Kaj pro tio mi tre zorge kaj singarde penos forigi ĉiujn riskojn.

Sinjoro Tritton ree ekparolis:

— Mi aŭdis, ke la princido havas amikajn rilatojn kun kelkaj el la ministroj kaj eĉ ke li kelkfoje vizitas la ĉefministron. Supozu, ke via kliento sukcesos meti la aferon en la manojn de la prokuroro?

Leo Broadbent ekridis:

— Lasu lin starigi prokuroran serĉadon. Mi ja zorgus, ke li sekvu malĝustajn postesignojn. Krom tio, Sri Kunwar tute ne faros tion. Pri tio mi estas certa; mi tro bone konas la idiosinkraziojn de tiu strangulo. Li estas senescepte la plej stranga, spirita kunmetaĵo, kiun vi povas trovi sur la tuta terglobo.

La juristo silentis momenton kvazaŭ por atendi pluajn demandojn. Sinjoro Tritton iom maltrankvile ekrigardis la seriozan, senmovan vizaĝon de sia kundirektoro. Tiu lasta post mallonga medito ekparolis:

— Vi do intencas ĵeti suspekton sur la alian personon, kiu scias pri tiuj dokumentoj, sinjoro Broadbent?