Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/164

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
147
MIRINDA AMO

Sri Kunwar Kriŝna iris hejmen en stato de granda maltrankvilo. Kion pensi pri tiu ĉi neatendita okazintaĵo, li ne sciis. Li eĉ ne volis pensi. Neniu krom tiuj, kiujn li plene fidis, ja sciis ion pri la alvenintaj dokumentoj. La postmorgaŭan tagon okazos la plenfina decido de la juĝistaro, kiu, li sciis, estas neprokrastebla. Restas do nur unu tago por esplori tiun ĉi misteran aferon.

Je frua horo, la sekvintan tagon, la dommastrino de sinjoro Broadbent anoncis la viziton de la hinda princido. La juna advokato ĵus finis la matenmanĝon kaj ankoraŭ legis la “Times” kiu apogiĝis al sukerujo. Eksaltinte li gaje kaj ĝentile salutis la veninton:

— Bonan matenon, via moŝto. Tiel frumatena vizito estas duobla honoro. Mia dommastrino sciigis min hodiaŭ matene, ke via moŝto faris al mi tiun ĉi grandan honoron hieraŭ vespere. Mi treege bedaŭras, ke mi forestis. Mi serĉis junecan distraĵon per dancado. Eĉ ni juristoj ne povas ja ĉiam esti seriozmienaj. Volu eniri la saloneton, mi petas, via moŝto. — Li ŝajnigis ne rimarki la pli ol ordinare seriozan aspekton de la princido.

Sri Kunwar Kriŝna diris tre ĝentile:

— Ĉu vi jam finis vian matenmanĝon, sinjoro Broadbent? Mi tre petas pardonon, ke mi tiel fruhore ĝenas vin.

— Tute ne. Tute ne, via moŝto, — rediris la juna juristo ankoraŭ gaje, — mi certigas vin, ke mi jam finis la manĝon.

— Tre grava kaj tre, tre malagrabla afero alvenigas min tiel frumatene. Mi eĉ ne povis atendi, ĝis vi kutime komencos vian laboron en via oficejo.

— Efektive? — Sinjoro Broadbent altigis la brovojn kaj aspektis tre surprizite. — Kia do neatenditaĵo okazis? Mi nun vidas, mia kara princo, ke vi aspektas malserene.

— Pro tio estas sufiĉe da kaŭzo, — diris la hindo, enirante la montritan ĉambron. Eksidinte li parolis plue: — Neniam en mia vivo mi estis tiel konsternita kiel hodiaŭ. Kiel vi scias, mi estis for de la hejmo en la