Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/166

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
149
MIRINDA AMO

afero, ke nur tiuj, kiujn mi plene fidas, sciis ion pri la ekzisto de la dokumentoj.

Leo Broadbent ree trairis la ĉambron, tenante la manojn kunfalditaj sur la dorso. Subite li haltis, dirante:

— Tamen, tiu ĉi afero tre simpliĝas per tio, ke ni ne bezonas serĉi longe pri la solaj personoj, kiuj povas eltiri utilon el tiu abomena friponaĵo.

— Jes, tio estas ja tre evidenta; kaj des pli kolerige estas, ke, sekve de mia propra trosingardemo, mi nun havas nenian pruvon, ke tiaj dokumentoj vere ekzistis.

— Vere ne? — demandis la advokato kun bela surprizo kaj ĉagreno, — tio estas vere treege bedaŭrinda, des pli, ĉar, mi timas, la proceso estas neprokrastebla.

— Mi bone scias tion.

Sinjoro Broadbent ree subite interrompis la iradon kaj, sin turnante al sia vizitanto, li demandis espereme:

— Sed, via moŝto, vi havas amikajn rilatojn kun la ĉefministro kaj unu-du aliaj membroj de la registaro, ĉu ne?

Sri Kunwar Kriŝna respondis malrapide:

— Ne; mi ne povas diri “amikajn rilatojn.” Mi estis portanto de prezenta letero de generalo Gilbert al Lord Liverpool; kaj ankaŭ pro mia rango mi havis bonan akcepton ĉe lia ekscelenco. Mi vizitis lin dufoje kaj ĉeestis, dank’ al lia influo, du gravajn reĝajn akceptkunvenojn. Ĉe mia dua vizito ĉe Lord Liverpool mi aludis pri tiu proceso, sed mi klare rimarkis, ke li ne volas priparoli ĝin. Mi bone konas Sir Hugh Mortimer kaj ĵus pasigis kelkajn tagojn kun li en lia kampdomego en la graflando York, sed malfeliĉe ambaŭ sinjoroj nuntempe estas for de Londono.

— Ho ve! — ekkriis la advokato, montrante grandan malplezuron, — ĉagrena okazo! Kaj mi scias, ke la ministro de juristaj aferoj estas for de Londono; laŭ mia scio, li estas gasto de l’ grafo de Warwick. Restas nur sinjoro Huskisson, la ministro por la kolonioj, sed mi ne atendas de li grandan pretecon helpi al vi.