Tamen ni devas peni prokrasti la findecidon je ĉiu kosto.
— Mi timas, sinjoro Broadbent, ke tio estos senutila. Krom tio, prokrasto ĝis alveno de nova letero de Lord Hastings necesigus tro longan restadon ĉi tie. Ne; mi tre timas, ke ni devos lasi la aferon iri sian propran iradon.
— Ĉu vi pensas, via moŝto, ke eble povas ekzisti konspiro inter la malamika kompanio kaj iu el la tieaj registaraj oficistoj? Vi scias ja pli pri registaraj aferoj en Hindujo, ol mi.
— Nu, — respondis la princido enpense, — tiu ideo havas iom da verŝajneco, kaj mi jam ekpripensis ĝin, sed à quoi bon? Ĉu eltrovo de tia konspiro post, eble, unu jaro helpus al ni?
— Eble ne, — respondis la advokato kun montro de profunda malĝojo. Li silentis momenton kaj poste parolis plue: — La demando nun stariĝas, ĉu konsilinde estas, meti la aferon en la manojn de l’ publika prokuroro. Sed, jen ree, mi timas, ke pro manko de iaj pruvoj tio postulus tre longan tempon.
— Pardonu, sinjoro Broadbent, — ekdiris Sri Kunwar Kriŝna, — ĉu la publika prokuroro ne povus ordoni tujan traserĉon de la privataj domoj de la du ĉi tieaj direktoroj de la Pentuki’a kompanio?
La advokato ekridetis tre maldolĉe:
— Ne, via moŝto, oni ne marŝas tiel rapide ĉi tie; krom tio, ĉu vi pensas, ke elturniĝemaj friponoj kiel tiuj direktoroj, konservus tiajn krimkulpigilojn eĉ unu horon? Certe ne. Tamen, kun via konsento, mi sciigos la juĝistaron morgaŭ pri la mistera malapero de la dokumentoj kaj postulos prokraston de la proceso, en la okazo, se hodiaŭaj, antaŭaj penadoj malsukcesus, kvankam, verdire, mi tute ne pensas, ke ili konsentos. Mi ankaŭ intencas, kun via aprobo, via moŝto, forte aludi pri la fakto, ke tiu mistera malapero povas utili nur al unu aro da personoj. Mi scias, ke farante tion, mi elmetas min al danĝero pri forta atako de l’ flanko de la kontraŭaj advokatoj, al danĝero pri riproĉo de la juĝistoj kaj, eble,