Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/168

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
151
MIRINDA AMO

al aliaj danĝeroj. Tamen mi forte penos malkovri la friponojn.

— Nu, sinjoro Broadbent, tiun demandon mi volas lasi al via bontrovo. Mi ne konas la kutimojn de la ĉi tieaj juĝejoj.

• • • • • •

La enpensiĝo kaj ioma malgajeco de Vilfrido dum la vojaĝo hejmen estis facile komprenebla. Li sciis, ke li ne povas pli longe prokrasti sian respondon al la princido; kaj ju pli alproksimiĝis la tempo por findecidiĝo, des pli fantazia, des pli ĥimera aspektis la tuta ideo de la hinda mistikulo. Li plene sentis, ke li ne povas konsenti akompani la princidon al Hindujo, se li ne antaŭe klarvide konvinkiĝis pri sufiĉa verŝajneco, ke ties eksterordinara ideo estas vere bazita sur faktoj. Dum la lasta parto de la hejmenvojaĝo li analizis siajn sentojn, ĉu ne lia fantaziema spirito aŭ eĉ espero pri mondaj profitoj inklinigus lin tro facile kredi je afero, enhavanta tre malmultajn — se iajn — kredindajn ecojn.

En la spirito li denove, pli ol unu fojon, tralaboris la argumentojn — por kaj kontraŭ — kiujn li antaŭe diskutis kun si mem.

Jam kelkajn tagojn antaŭ la vojaĝo al Normondham li skribis leteron al sia saĝa amikino en Long-Seaton sciigante ŝin pri la tre kora invito de la princido akompani lin Hindujon. Li intencis, unue, diri kelkajn vortojn pri la espero, kiu regas la koron de lia amiko, sed, esprimita sur papero, per nemultaj malfantaziaj frazoj, la tuta afero aspektis tiel nereale, tiel ridinde, ke li disŝiris la leteron kaj reskribis ĝin. Li do nur priparolis sian grandan deziron elstudi la hindan, mistikan filozofion, hindajn misterojn kaj kelkajn aliajn aferojn. Li ankaŭ diris, ke li ankoraŭ ne decidis, ĉu li akceptos la inviton, aŭ ne.

Reveninte hejmen de la vojaĝo, li trovis, atendanta lin, longan leteron de fraŭlino Lambert, skribitan, kiel ordinare, de lia dolĉa amatino. Li ekprenis la leteron kun malpli da ĝoja avideco, ol ĉe ĉiuj antaŭaj okazaj.