Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/170

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
153
MIRINDA AMO

simpatiemo igis vin rigardi kiel verŝajnajn tute nekredindajn aferojn. Sri Kunwar Kriŝna montris al vi nur la eksteran gloron de ŝajnharmonio; sed se vi pensas, ke tiuj ombrecaj difantomoj iam povos kontentigi vian senteman koron, vi tre eraras. Liaj belsonaj teorioj estas kvazaŭ bela, grandega, orita templo, plenigita per sekaj ostoj. Ne, mia kara Vilfrido, nekonscie vi sopiras al vivanta, persona Dio, kiun vi povas nomi “Mia Patro” kaj kiu, plenigante kaj kontentigante vian animon, estos via sola vivocelo, via sola feliĉo. Tia Dio estas por mi nun la unusola fakto de la vivo.

Flora nur aldonis: — “Mia Vilfrido, se vi forlasus nin kaj trovus malfeliĉon en fremda lando, rompiĝus al mi la koro.”

Sur la papero troviĝis postesignoj de larmoj. Kies? Eble de ambaŭ virinoj. Tiu ĉi trovo forigis la lastan ŝanceliĝon: li sciigos la princidon letere, ke, je sia profunda bedaŭro, li ne povas konvinki sin, ke li agos prave konsentante iri kun li. Lia bedaŭro estis sincera kaj profunda, ĉar li ne dubis, ke lia letero kaŭzos al tiu nobla, altanima viro grandan malĝojon. Nun li akre riproĉis sin mem, ĉar, pro manko de decidemo, li esperigis al la rompita patra koro de l’ princido, ke li konsentos iri kun li Hindujon.

• • • • • •

Laca kaj malkuraĝigita Sri Kunwar Kriŝna revenis hejmen je malfrua horo. Liaj penadoj prokrastigi la proceson estis vanaj, kaj malgajaj antaŭsentoj kontraŭvole plenigis lian koron. Sur lia skribtablo kuŝis letero. Rekoninte la skribmanieron de Vilfrido, li tenis la leteron en la mano dum kelkaj minutoj. Lia vizaĝo akceptis pli serenan mienon; la enhavo de tiu ĉi skribaĵo estis ja por li multe pli grava, ol la rezultato de la morgaŭa proceso. Enpensiĝe, kvazaŭ preĝe levante la okulojn al la plafono, li malfermis la leteron. Sed tuj profunda malĝojo aperis sur lia vizaĝo. Malrapide traleginte la leteron, kiu okupis tri mallarĝe skribitajn paĝojn, li duonkuŝiĝis sur la kanapon kaj en la daŭro de plena duonhoro fikse