Saltu al enhavo

Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/171

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
154
MIRINDA AMO

rigardis en la spacon, tute senmove. Observanto vidus en lia vira vizaĝo kaj precipe en liaj malhelaj okuloj fortan batalon inter diversaj emocioj: malĝojo, penado alkroĉiĝi al espero kaj, trankvila memkonfido. Fine li ekprenis la elglitintan el la mano leteron, malrapide surfrotis al si la frunton, kvazaŭ li volus forpeli turmentajn pensojn, kaj serĉis iun lokon en la skribaĵo. Poste li vigle leviĝis kaj iris al la skribtablo. — Ne, — li diris al si en la pensoj — mine volas malesperi, mi ne devas malesperi! Fine li konsentos. Li ja skribis, ke nenion li deziras pli, ol plene partopreni mian konvinkon, ke la providenco antaŭdestinis lin liberigi de terura sorto altestimindan, princan familion.

La konvinko de la princido tute ne estis ŝancelita, kaj li kredigis sin, ke la forto de lia propra konvinko baldaŭ venkos la skrupulojn de la junulo. Regate de tiuj ĉi sentoj, li skribis al Vilfrido kortuŝan leteron, per kiu li dankis lin pro lia kunsento, laŭdis lin pro liaj sincereco kaj malkaŝemo kaj petis, ke li vizitu lin la postmorgaŭan vesperon.

Sri Kunwar Kriŝna ree sidis sur la kanapo en sia skribejo, la tagon post la juĝa aŭskultado, malgaja kaj senkuraĝigita. La juĝa decido estis malfavora por li. En lia koro brulis akra sento de malhonoro pro tio, ke li perdis la proceson, kaj sento de maljustaĵo al li farita, sed tiuj ĉi sentoj ne kaŭzis al li la plej maldolĉan ĉagrenon. Tio estis la unua fojo, ke, ĉe grava demando, la steloj ne diris al li la veron. Kaj nun li forte penis forpeli el siaj pensoj ĉiam persiste renaskiĝantajn, malgajajn antaŭsentojn pri malsukceso rilate al Vilfrido Gallimore. La unuan fojon en lia vivo la estonteco aspektis malluma, senespera, spite forta penado rememorigi al si sian kutiman, trankvilan fidon al la senerarebleco de la eternaj steloj. Vilfrido ankoraŭ ne venis; jam malfruiĝis, kaj, eble, li ne venos. Tamen, jen servisto malfermas la pordon por anonci vizitanton: Sinjoro Broadbent!

La advokato venis, laŭdire, por ricevi instrukciojn