Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/172

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
155
MIRINDA AMO

pri starigo de polica serĉado rilate al la malapero de la dokumentoj, sed, efektive, por decidigi la princidon forlasi tiun planon, kaj por plue ellabori sian intrigon. Ili vigle priparolis la aferon, kaj la ruza juristo jam konvinkis la hindon pri la senefikeco de ĉiu penado trovi la krimulon antaŭ lia projektita foriro, kiam servisto envenis kaj transdonis al sia mastro ĵus alvenintan leteron. Petinte de sia gasto permeson legi la leteron, Sri Kunwar Kriŝna malfermis ĝin kaj legis. Subite konsterniĝo kaj akra doloro aperis sur lia vizaĝo. Ekĝemante li falkuŝiĝis sur la kanapon kaj murmuretis: —

— Ho, potencaj dioj, ne tion, ne tion, ne Vilfrido Gallimore! — Kun duonfreneza teruro en la okuloj, li fikse rigardis en angulon de la ĉambro dum kelkaj minutoj, kvazaŭ li tute estus forgesinta la ĉeeston de la vizitanto.

Fine Leo Broadbent ĝentile kaj moltone diris: —

— Mi tre malĝojas vidi, ke tiu letero alportas al vi tiel doloran novaĵon. Mi aŭdis vin diri la nomon de nia juna amiko Vilfrido Gallimore. Ĉu do la sciigo rilatas lin, via princa moŝto?

Sri Kunwar Kriŝna nur nevole, jesis per kapsigno. Videble estis, ke li ne volis paroli pri la kaŭzo de sia malĝojo. Sed Leo Broadbent insistis:

— Volu permesi, via moŝto, ke mi partoprenu vian ĉagrenon. Mi ja tre bone konas la junulon. Ĉu mi povas helpi al vi, aŭ al li?

— Ne, dankon, sinjoro Broadbent, — respondis la malfeliĉa hindo; sed post momenta pripenso li parolis plue: — Tamen, eble vi povos helpi al mi klarigi teruran misteron. Mi ne povas kredi tion. Kiel ajn mi povis fordoni min al tia malinda kredemo? Sed aŭskultu; tio estas hindustane skribita letero evidente de la sama persono, kiu skribis la unuan leteron. Jen laŭvorta traduko: — “Tre honorinda, potenca princo! Plej humile mi petas pardonon, ke mi estas tiel aroganta skribi al via princa moŝto. Mi faras tion por ebligi la honorindan sinjoron puni la perfidulon, kiu malvirte rabigis de via princa